Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2016 5 23 /12 /décembre /2016 16:33

23/12/2016

Foto: 15 aktivuloj de LUCHA arestitaj en Goma.

Almenaŭ 34 personoj estis mortigitaj fare de la sekurecaj fortoj, dum manifestacioj kontraŭ la prezidento Joseph Kabila en Demokratia Respubliko Kongo, raportis la organizaĵo "Human Rights Watch" (HRW), ĉi-ĵaŭdon.

Ida Sawyer, direktorino de "HRW" por Centra Afriko, precizigis, en sia tviterpaĝo, ke ĉiuj mortoj okazigis mardon dum la unuaj manifestacioj, kiuj postulis foriron de Joseph Kabila, kies dua mandato atingis sian datlimon.   

Dek ok personoj estis mortigitaj en Kinŝaso, kaj kvin aliaj en la minurbo Lubumbaŝo en sud-oriento, precizigas la NRO, kiu efektivigas kontrolon koncerne aliajn mortintojn. La konga registaro anoncis bilancon de 22 mortintoj, el kiuj policisto.

La ĉefurbo kaj pluraj aliaj urboj de la lando estas scenejo de perfortaj manifestacioj, petantaj foriron de la prezidento Kabila, dum lia posteulo ne ankoraŭ estas elektita. 

Centoj da arestadoj

La kongaj aŭtoritatoj anoncis merkredon, ke ili efektivigis 275 arestadojn en la tuta lando. Cent dek ses personoj plu estas malliberigitaj.

Membro de la civitana movado LUCHA (Lukto por Sanĝo) anoncis ĵaudon en Tvitero, ke 14 junaj aktivuloj, el kiuj 6 apartenas al la organizaĵo, estis arestitaj en Bukavu oriente de DRK.  

Etnaj perfortoj estis aliparte menciitaj oriente de la lando, kie hutuaj milicanoj koliziis kun nandaj batalantoj, mortigante 17 civilulojn kaj policiston.

« Kelkaj estis mortigitaj per kugloj kaj aliaj per maĉetoj », precizigis la kapitano Guillaume Djike, porparolanto de la armeo.

La bataloj kontraŭstarigis la nandan milicon « Mai Mai Mazembe » kaj hutuajn batalantojn « Nyatura », deklaris surloka aktivulo.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }