07/12/2016
La malvenko de la intelektularo - Serge HALIMI
La usonanoj ne nur elektis prezidanton sen politika sperto : ili ankaŭ ignoris la opinion de la grandega plimulto de ĵurnalistoj, artistoj, fakuloj, universitatanoj. Ĉar oni oftre ligas la elekton favore al s-ro Donald Trump kun la nivelo de klereco de la elektintoj, iuj demokratoj riproĉas al siaj samcivitanoj ke ili ne estas sufiĉe kulturitaj. EKZISTAS almenaŭ unu lando, kie la elektoj havas rapidajn efikojn. Ekde la venko de s-ro Donald Trump, la meksika peso falegas, la kosto de la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2430.html
Alt-riska transiro en Demokratia Respubliko Kongo - Sabine CESSOU
https://eo.mondediplo.com/article2432.html
Malmunti la ’Ĝangalon’ brikon post briko - Elle KURANCID , Peter LODAU , Sharif FANSELOW
"La Ĝangalo ekzistas pro la politiko kaj mono" diris Sami , 27-jaraĝa rifuĝinto el Kabulo, kun ŝultrolevo. "Mi kredas ke ĉiuj ĉi tie scias tion." Sidante senforte en seĝo ekster unu el la kelkaj kafejoj de la tendaro mastrumataj de la loĝantoj, li pludiras : "Vidu, mi amas Afganion. Mi sopiras miajn urbojn, miajn vilaĝojn, mian kulturon, mian familion, tre multe ... Tre multe. Sed mi ne povas havi sekuran vivon tie." Ĉu sekura vivo eblas en la tiel nomita Ĝangalo ? mi demandis (tio estas, en la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2423.html
La dua generacio de « mingong » - Loup ESPARGILIÈRE , Théau MONNET
Iliaj gepatroj pene laboregis por funkciigi la « Laborejon de la mondo ». Same kiel ili, ili milionope forlasis la kamparon, sturmante la ĉinajn urbegojn pro espero de pli bona vivo. Sed iliaj revoj batiĝas kontraŭ la malfacilaĵoj de la enurba vivo, kie ili ne disponas pri la samaj rajtoj kiel tiuj, kiuj naskiĝis tie. Renkontiĝo kun « Mingong », en la laboristaj kvartaloj de Kantono. KUN VIZAĜO videble laca pro laborsemajno pasigita en ŝu-fabriko, kun nebula rigardo, Zhang, 27-jara, rakontas : « Mi (...)
https://eo.mondediplo.com/article2428.html
Haitio, la homhelpa trompado - Frédéric Thomas
Kun preskaŭ kvin cent mortintoj kalkulitaj unu semajnon post ĝia paso en oktobro, la uragano Matthew okazigis pli da detruoj en Haitio ol en la aliaj trapasitaj regionoj. Ĉu la plej malriĉa lando de Karibio estas kondamnita senfine refali malgraŭ la ricevita helpo ? Fakte, la planoj por disvolviĝo, kiuj sekvis la antaŭajn katastrofojn kondukis ĝin al senelirejo. Je la dekunua. La laboristinoj de Factory 4 kaj iliaj malmultegaj viraj kolegoj ĉesigas laboron, kaj malrapide disiras sub varmega suno. (...)