Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 décembre 2016 3 28 /12 /décembre /2016 17:27

28/12/2016

Naŭ loĝantoj de la ribela urbeto Wukan, sude de Ĉinio, ricevis punon je du ĝis dek jaroj da malliberejo pro publika tumulto. Pasintan septembron, subtena manifestacio al la urbestro de Wukan, unu el la maloftaj reprezentantoj demokratie elektitaj en Ĉinio, degeneris.

En Wukan, la loĝantoj rezistas al Pekino. Centoj da loĝantoj surstratiĝis pasintan septembron, post la enkarcerigo de la urbestro, Lin Zuluan, akuzita pri koruptado.

Alfrontiĝoj tiam okazis kun la policistoj. Tiuj ĉi rebatis al la ŝtonĵetoj per pafoj de kaŭĉukaj kugloj kaj plorigaj grenadoj, laŭ video tiam diskonigita en la sociaj retoj.

Inter la manifestaciantoj, naŭ el ili estis kondamnitaj mardon 27an de decembro, pro interalie, publika tumulto. En komunikaĵo, la populara tribunalo de Hajfeng elvokas « tiel gravajn eventojn, ke la industrioj kaj komercoj ne plu povis funkcii ».  

Tiu urbeto je 130000 loĝantoj jam distingiĝis. En 2013, la loĝantoj ribelis kontraŭ la lokaj ĉefoj de la Komunista partio. Laŭ ili, tiuj ĉi riĉiĝis malfavore al la surlokaj loĝantoj, vendante agrikulturajn terojn.

Post la morto de manifestacianto en malliberejo, la koleraj loĝantoj eĉ sukcesis forpeladi la policistojn kaj barikadi sin en la urbo dum tuta semajno. Por restarigi ordon, la ĈKP neatendite konsentis pri organizado de voĉdono tute libera, en la celo elekti novan komunuman komitaton. Lin Zulian, estis tiam elektita kiel urbestro.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }