12/12/2016
Foto @ JORGE GUERRERO / AFP
Preskaŭ 400 migrantoj venintaj de Sub-Sahara Afriko, enrompis pasintan vendredon frumatene, la altan barilon, kiu ĉirkaŭas la hispanan enklavon de Ceŭto, landlima urbo kun Maroko.
Plia provo de enrompo fare de migrantoj, okazis ĉe la hispana-maroka landlimo. Ĉirkaŭ 400 migrantoj venintaj de Sub-Sahara Afriko enrompis pasintan vendredon frumatene, la enklavon de Ceŭto. La loka prefektejo indikis, ke ili sukcesis trapasi pere de du alirpordoj en la barilo 6-metrojn alta, kiu ĉirkaŭas la enklavon. Du civilaj gvardiistoj kaj tri migrantoj estis malgrave vunditaj, precizigis porparolanto.
La aŭtoritatoj ne povis indiki la precizan nombron de migrantoj, kiuj trairis la landlimon, ĉar preskaŭ 20% el ili fakte ne estas lokalizitaj, laŭ la deklaroj de la ministro pri Internaj aferoj Juan Ignacio Zoido dum vizito en Bruselo. « Nur komence de la jaroj 2000, cifero tia estis atingita », certigis porparolanto de la prefektejo. La Ŝtatsekretario pri Sekureco, José Antonio Nieto, aliparte anoncis sian venon al la enklavo.
Ĝojkrioj en la urbo
Siaflanke, la "Ruĝa-Kruco" asertas, ke ĝi flegadis 103 migrantojn, inter kiuj 25 estis translokitaj al malsanulejo pro malgravaj vundoj, ĉefe por suturaĵoj.
La fotoj publikigitaj de El Faro de Ceuta montris dekojn da viroj, kelkaj kun torso aŭ piedoj nudaj, vagantaj ĝojkriante sur la stratoj de Ceŭto. Kelkaj estis videble vunditaj, pro skrapvundoj ĉe la piedoj aŭ la kapo. Aliaj fotoj montras migrantojn plu altlokitajn, matene, supre de la duobla barilo.
« Tro da jaroj pasigitaj en karcero », kriis unu el ili antaŭ la kamerao, « Piede! Piede! Piede! » diris alia, montrante siajn ŝrumpetojn, dum tria elmontris nudan piedon kun eluzita haŭto.
http://www.lci.fr/international/pres-de-400-migrants-forcent-la-frontiere-entre-le-maroc-et-l-espagne-2016589.html