Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 décembre 2016 5 02 /12 /décembre /2016 12:23

02/12/2016

"Internacia Amnestio" postulas interrompon de projekto de hidroelektra baraĵo je kosto de 8,8 miliardoj da dolaroj sur la rivero de la Paco, en Brita Kolombio. Laŭ la sendependa organismo, tiu projekto minacas la rajtojn de la regionaj Praloĝantoj.

Mardon, "Amnestio" publikigis raporton petante de Otavo kaj de la brita-kolombia registaro, ke ĝi nuligu aŭ interrompu la konstruadon de la baraĵo, nomita Site C, nord-oriente de la provinco.

La raporto ankaŭ asertas, ke la projekto devus efektiviĝi nur post la libera,  klera kaj antaŭa konsento de ĉiuj koncernataj Praloĝantoj. Almenaŭ du Unuaj Nacioj deponis plendojn en rilato kun la baraĵo.   

Foto: CBC

Skeptiko de la Praloĝantoj

Laŭ la raporto, la arkeologiaj esploroj montras, ke la Praloĝantoj vivas en la valo de la rivero de la Paco de pli ol 10000 jaroj, kaj ke pluraj el ili plu uzadas la areon por ĉasi, fiŝkapti, plenumi ceremoniojn, aŭ pluki medicinajn plantojn.

La Ĉefministrino de Brita Kolombio, Christy Clark, jam anoncis en decembro 2014, sian aprobon pri la baraĵo, deklarante ke la "Site C" estas historia projekto, kiu havos konsekvencojn dum la venonta jarcento. La konstruado komenciĝis pasintan someron, kaj la federala registaro permesis la deturnon de la rivero.

Temas pri la tria baraĵo konstruita sur la "rivero de la Paco". La projekto okazigos inundon de areo 83 kilometrojn longa en la valo apud Fort St. John. Laŭ la studaĵo pri naturmediaj konsekvencoj, la "Site C" subakvigos pli ol 5550 hektarojn da teroj, el kiuj almenaŭ 3800 estas dediĉitaj al terkultivado. Ankaŭ historiaj lokoj malaperos sub la akvo, kaj preskaŭ 200 familioj estos truditaj al transloĝiĝo.

La raporto indikas, ke la projekto malobservas la devojn de Kanado pri la "Unuaj Nacioj", kaj tio, en pluraj kampoj, privilegiante interalie la planojn de Brita Kolombio, antaŭ la uzado de la teroj rekomendita de la Praloĝantoj.

"Internacia Amnestio" ankaŭ rekomendas, ke la "Site C" estu inkludita en la nacian enketon pri la aŭtoktonaj virinoj malaperintaj kaj murditaj. Tiu enketo devus esplori la rolon de la ekspluatado de la resursoj en la kreskado de la perfortoj kontraŭ la aŭtoktonaj virinoj vivantaj norde de la lando.

B.C. Hydro, la ŝtata societo, kiu respondecas pri la projekto, asertas ke ĝi konsultis la Praloĝantojn de la regiono pri la "Site C" de 2007.

La registaro de Brita Kolombio opinias, ke la baraĵo produktos po 5100 gigavatojn da elektro ĉiujare, do sufiĉe por provizi 450000 hejmojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }