18/12/2016
Miloj da fiŝkaptistoj marborde de Mumbajo, okcidente de Barato, ĵus komencis semajnon de striko por protesti kontraŭ la projekto de konstruado de la plej alta statuo en la mondo, kiu devas stariĝi en la golfeto. Ili opinias, ke tiu projekto povus grave damaĝi la maran ekologion. La Ĉefministro Narendra Modi planas iri surloken post semajno, por meti la unuan ŝtonon.
Tiu statuo 191 metrojn alta, situas je pli ol 3,5 kilometroj de la marbordo, en la golfeto de Mumbajo. Ĝi celas honorigi la memoron de unu el la gravaj hindaj reĝoj el la historio de tiu regiono: Ŝatrapati Ŝivaĝi. Tiun projekton, kiu kostas preskaŭ 300 milionojn da eŭroj, promocias la hindaj naciistoj, kiuj regas en la regiona registaro.
Sed la lokaj fiŝkaptistoj asertas, ke la tuta mara ekosistemo, koraloj kaj fiŝoj, estos minacitaj de la konstruado de placego, kiu ĉirkaŭos ĝin, kaj de la preterpasado de la turismaj boatoj, kiuj deziras atingi ĝin.
La inaŭguro de la konstruaĵo estas antaŭvidita la 24an de decembro
Tiuj fiŝkaptistoj komencis strikon vendredon 6an de decembro. Ĝi kulminos ĉi-24an de decembro per defilado de pli ol 5000 ŝipoj surhavantaj nigrajn flagojn, kaj fermado de tri grandaj fiŝvendejoj. Samtage, la Ĉefministro Narendra Modi, kiu apartenas al hinduoj, planas inaŭguri la konstruaĵon.
Du tagojn antaŭe, la 22an, la "Tribunalo pri medio" ricevos la rezultojn de novaj studaĵoj. Tiuj ĉi difinos pli precize la efikon de tiu giganta projekto al la mara vivo de la golfeto.
http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20161217-inde-pecheurs-greve-contre-construction-plus-grande-statue-monde