Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2016 3 30 /11 /novembre /2016 20:04

30/11/2016

Miloj da personoj manifestaciis pasintan sabaton en Dako. Ili defiladis kontraŭ la konstruado de karbocentralo, 14 kilometrojn norde de la arbaro de la Sundarbans, kies parto estas enlistigita en la tutmonda heredaĵo de la homaro.

« Ni kapablas konstrui kiom ajn elektrajn centralojn, kiujn ni deziras, sed ni ne kapablos krei alian Sundarbans. Ĉiuj tigroj, delfenoj kaj aliaj bestoj estos detruitaj », eksplikis Saddam Hosajn, manifestacianto 21-jaraĝa.

https://www.youtube.com/watch?v=nf1AXa_x13s

En la rezervejo de la Sundarbans, minacataj specioj vivas, kiel la Bengala tigro. La ŝipoj trairos la mangrovojn por provizi la uzinon, kies bezonoj atingos pli-malpli po 12000 tunojn da karbo ĉiutage.

La problemo estas, ke la dikaj ŝipoj uzitaj povus kreskigi la erodon de la bordoj. Aldoniĝas al tio, la venenaj fumoj kaj la acidaj pluvoj, nocaj por la bestoj, la plantoj kaj la homoj.

La Ĉefministrino Ĉejkh Hasina defendas la projekton, kaj ignoras la ekologiajn riskojn. Ŝi opinias, ke la aliro al elektro superas ilin en la sudo de la lando.         

Ĉi-sube: video de la manifestacio en Dako kontraŭ la konstruado de la karbocentralo en la Bengala Delto:

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }