Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2016 7 04 /12 /décembre /2016 14:24

04/12/2016

Ilustra foto: La kvartaloj, kie vivas la sub-saharaj migrantoj en Alĝero, estis ĉirkaŭbaritaj de la kontraŭ-ribela polico © FAYEZ NURELDINE / AFP

En Alĝerio, centoj da sub-saharaj migrantoj, viroj, virinoj, kaj infanoj, estis arestitaj en la ĉefurbo de post la 1-a de decembro, tiam kondukitaj en kampadejon. Ĉi-nokte, busaro kondukis parton el ili al ekstremsudo de la lando.

Ĵaŭdon vespere, veturiloj de ĝendarmoj kaj policistoj, akompanataj de busoj, atingis plurajn kvartalojn de la ĉefurbo. Ili eniris en konstruaĵojn loĝatajn de sub-saharaj migrantoj kaj petis de ili, ke ili enbusiĝu.

Pluraj centoj da personoj estis grupigitaj en kampadejo en la okcidenta ĉirkaŭaĵo de Alĝero. La kampadejo estas nesalubra, la personoj arestitaj dormas sur la grundo. Vendredon matene, la policaj operacoj rekomenciĝis. Fine de la tago, pli ol 1400 personoj troviĝis en la kampadejo, laŭ la "Ligo pri defendo de la homaj rajtoj".

Samvespere, la unua grupo de dek unu busoj estis organizita por atingi Tamanrasset, plej sudan urbon de la lando, 2000 kilometrojn for de la ĉefurbo. Tiuj, kiuj rifuzis enbusiĝi estis perforte draŝitaj de la policistoj. Dua busaro estas en preparo. Pluraj gravaj vunditoj estis kondukitaj al malsanulejo. Alĝerio ne plu rekondukas la migrantojn ĝis la landlimo de post 2012, krom koncerne la Niĝeranojn.

Baldaŭa elpelado el la lando

Alĝero decidis elpeladi la arestitajn migrantojn. Unua busaro do envojiĝis al Tamanrasset. Dua busaro estas en preparo. Ili poste estos delokitaj al Niĝero. Niameo fakte permesis al la busaroj trapasi sian teritorion. Sed la busaroj ne haltos en Niĝero. Diplomata informfonto okcident-afrika asertas, ke la migrantoj estos kondukitaj ĝis sia denaska lando.         

En la kampadejo, dum la nokto de vendredo, la informo pri elpelado kaŭzis panikon de la arestitaj migrantoj. Kelkaj estis vunditaj en la alfrontiĝoj kun la polico, aliaj fuĝis.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }