Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2016 5 11 /11 /novembre /2016 14:38

11/11/2016

Dum manifestacio en Novjorko, la homamaso aŭskultis, kaj eĉ fervore ripetis ŝiajn parolojn:

« Mi estas knabino!

Mi estas mestizo!

Mi estas infano!

Kaj mi ne povas voĉdoni!

Sed tio ne malhelpos min…

esti aŭdata.

Amo estas amo!

Kaj amo superas malamon. »

Tagon post la elekto de Donald Trump ĉe la "Blanka Domo", manifestacioj okazis en pluraj urboj de Usono. Ĵaŭdon 10an de novembro en Novjorko, miloj da personoj kolektiĝis por protesti kontraŭ la venko de la miliardulo. Inter ili, troviĝis knabino kun mirinda liberparolo. En kelkaj sekundoj, ŝi logis la homamason per kontraŭ-Trumpa parolado, perfekte deklamita, kiel vidite en la ĉi-suba video.

https://www.youtube.com/watch?v=39w1knRMC0A

« Mi estas knabino! Mi estas mestizo! Mi estas infano! Kaj mi ne povas voĉdoni! Sed tio ne malhelpos min esti aŭdata. Amo estas amo ! Kaj amo superas malamon » ŝi deklaris, finiĝante per vortludo : « To trump » signifas « superi ». Ĉirkaŭ ŝi, la homamaso eĥis koruse ŝiajn parolojn antaŭ ol aklami ŝin kun brakumadoj kaj aplaŭdoj.

Publikigita en Tviteron, la video de tiu tre juna aktivulino estis plusendita pli ol 6000 fojojn kaj « ŝatita » pli ol 10000 fojojn en daŭro de nur ses horoj.

http://www.huffingtonpost.fr/2016/11/10/cette-petite-fille-a-pris-la-parole-manifestation-contre-donald-trump/

 

 

Ununura grafiko por kompreni tiun baloton : neniu konservativa ribelo, sed demokratia disfalo.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }