Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2016 1 21 /11 /novembre /2016 12:38

21/11/2016

Preĝejo frekventata de hispandevenaj usonanoj estis makulita per la skribaĵoj « Trumpa Nacio » kaj « Nur blankuloj ». Foto: dr/Twitter

Naziaj svastikoj, homofobiaj insultoj, tiuj grafitioj estis pentritaj sur episkopa preĝejo en BeanBlossom, Indiano. Tio estas nur unu el la 400 malamegaj krimoj censitaj en Usono de post la elekto de Donald Trump.

Tia incidento, ege kreskas de semajno, laŭ la Southern Poverty Law Center, observejo kontraŭ malamego mastrumata de Mark Potok :

« Ni observas, ke plejparte el tiuj krimoj celas migrantojn kaj islamanojn. Multaj malamegaj krimoj celas ankaŭ nigrulojn. »

Malamego ja senbridiĝis, la sociaj retoj atestas pri tio. Estas malfacile kelkfoje distingi inter aŭtentikaj faktoj kaj aliaj, sed multaj viktimoj aŭ atestantoj diskonigis detalojn pri tiaj incidentoj.

Eĉ la infanoj partoprenis, jen kiel agresantoj, jen kiel viktimoj, kiel denuncas Julio Puentes, patro de mistraktita lernejano: « Ili komencis diri al li, vi estas Meksikano, vi do frekventos alian lernejon nun, kaj vi reiros al Meksiko. »

La "Southern Poverty Law Center" kulpigas Donald Trump kaj ties balotan kampanjon, ĉar li liberigis la rasismajn parolojn kaj diskursojn en Usono. Li ne rajtus aserti, ke li ne konscias pri tio, ĉar perfortaj incidentoj okazis dum lia tuta kampanjo… 

« Ni havas teruran prezidenton, kiu montriĝas kiel afrik-usonano. Neniam, ni traspertis pli grandan dispartigon ol hodiaŭ », li interalie deklaris pri Obama pasintan 5an de marto dum mitingo.

Ege laŭdita de la ekstremdekstraj grupoj, ĉar li dubis dum jaroj pri la nacieco de Obama, Trump metis finan punkton al tiu neracia debato pasintan septembron. Li ankaŭ malproksimiĝis de David Duke kaj "Ku-Kluks-Klano" pasintan aŭguston, sed tuj post la anonco de la balotaj rezultatoj, David Duke, eks-ĉefo de la KKK, tvitermesaĝis:

« Tio estas la plej stimula nokto el mia tuta vivo, vi ja sciu ke niaj aktivuloj ludis grandegan rolon en la elekto de Trump. »

Nur kvin tagojn post sia elekto, Donald Trump, en intervjuo en "CBS", distanciĝis el la malamegaj krimoj kiujn, laŭ observantoj, li inspiras:

« Mi estas ege malĝoja, kaj mi deklaras: haltigu tion. Se tio helpas, mi diros kaj eĉ fronte al kamerao, haltigu tion. »           

Tio ne sufiĉas laŭ Mark Potok:

« Mi opinias, ke la respondo de Donald Trump al tiu vasta ondo da malamegaj krimoj, eĉ se li ne kulpas tute, okazas tro malfrue, estas tro lakona kaj nekredeble nesufiĉa. La realeco estas, ke li certe inspiris tiajn perfortajn reagojn… »

http://fr.euronews.com/2016/11/17/400-crimes-de-haine-commis-aux-etats-unis-trump-a-mis-le-feu-aux-poudres

Interaktiva mapo:

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }