Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2016 2 29 /11 /novembre /2016 08:40

29/11/2016

Foto: © reuters.

26-an de aprilo 1986, la akcidento

La 26-an de aprilo 1986, je 1-a horo kaj 23 minutoj matene, en la atomcentralo de Ĉernobilo, la reaktoro numero 4 troakceliĝas dum testo pri sekureco. Eksplodo tiam splitigas la konstruaĵon kaj ellasas enaeren kolumnon de fumo. La nuklea bruligaĵo brulas tiel dum dek tagoj. Miloj da tunoj da sablo, argilo kaj plumbo, verŝitaj de helikopteroj, estos necesaj por superregi la likojn.

 

Slabo el betono haste konstruita

Tri semajnojn poste, Miĥail Gorbaĉov, tiam prezidento de USSR, fine agnoskis la gravecon de la eksplodo. Sarkofago el betono estas haste konstruita super la akcidentita reaktoro, kiu entenas ĉirkaŭ 200 tunojn da radioaktivega magmo. Ĝi finfine estas instalita ses monatojn post la akcidento. Ĝia vivodaŭro estis trotaksita.

2010, komenco de la konstruado de nova sarkofago

Post jaroj da hezitoj, la franca konsorcio Novarka lanĉis en 2010 la konstruadon de nova hermetika slabo 108 metrojn alta, 250 metrojn longa. Tiu kupolo ebligos ĉirkaŭfermi la radioaktivajn materiojn, protekti la laboristojn de la konstruejo, kaj la nunan sarkofagon kontraŭ la klimataj agresoj.

Plie, ĝi disponas pri materialoj, kiuj ebligos la estontajn operacojn de malmuntado de la reaktoro n°4. « Tio funkcios kiel sekureca ĉirkaŭfermado. Ĝi havas vivodaŭron je almenaŭ cent jaroj. Ĝi ebligos al Ukrainio malmunti la reaktoron N°4 por sekurigi la areon por ĉiam », eksplikas David Driscoll, reprezentanto ĉe Novarka

Kosto de la konstruado: pli ol 2 miliardoj da eŭroj     

Kvaroble pli peza ol Eiffel-turo, tiu metala ĉarpentaĵo estas la plej granda surtera strukturo movebla iam konstruita en la mondo. Kosto de la konstruado: pli ol 2 miliardoj da eŭroj, financataj de la internacia komunumo pere de fonduso mastrumata de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRD)

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }