Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2016 1 07 /11 /novembre /2016 10:10

07/11/2016

Foto: Pluraj miloj da kurdaj manifestaciantoj defiladis pasintan sabaton en Kolonjo, por protesti kontraŭ la politiko de la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, post la arestado de politikaj por-kurdaj respondeculoj en Turkio

Ili manifestaciis kontraŭ la arestadoj de ĵurnalistoj kaj membroj de la partio HDP, por-kurda.

Rapide, dum la defilado provis atingi la sidejon de Cumhuriyet, tiu ĵurnalo celita de la arestadoj ĉi-semajne, la polico intervenis: pafoj de plorigaj gasoj, akvokanono, la homamaso estis disigita.

La arestado de Selahattin Demirtaş pligravigis la situacion. Gvidanto de la HDP, li nun estas en malliberejo, suspektata pri ligilo kun la KLP. En Dijarbakiro, urbo plimulte kurda, la loĝantoj kolektiĝis proksime de la sidejo de la partio, dua opozicia forto koncerne la nombron de deputitoj.

La HDP maltrankviliĝas troviĝi sen gvidantoj, je la nomo de lukto kontraŭ tiuj, kiuj organizis la puĉon en julio.

Tiu sento estas dividita en la mondo. Aliaj manifestacioj, kun flagoj de la HDP, okazis ekzemple en Kolonjo, Germanio, lando kiu enkalkulas kurdan komunumon taksitan je 1 miliono da personoj. En Parizo, la manifestacio kolektis malpli da homoj, sed la sloganoj estis la samaj: « kontraŭ Erdoğan kaj ties politiko malfavora al la kurdoj ». Tiuj manifestacioj celis atentigi la opiniojn de Okcidenta Eŭropo pri la politika situacio en Turkio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }