Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2016 7 20 /11 /novembre /2016 16:25

20/11/2016

UN sin deklaras terurita de la perforta eskalado en Alepo (Foto: 18an de novembro 2016). REUTERS/Abdalrhman Ismail TPX IMAGES OF THE DAY

En Sirio, almenaŭ 150 civiluloj estis mortigitaj en daŭro de kvin tagoj dum sturmatakoj, artileriaj pafoj kaj bataloj en la urbo Alepo, kaj ties ĉirkaŭaĵoj, laŭ bilanco starigita de la "Siria observejo pri homaj rajtoj". UN sin deklaris terurita de la perforta eskalado, kaj decidis dimanĉon 20an de novembro sendi al Damasko la internacian misiiston por Sirio Staffan de Mistura, kiu renkontos la ministron pri Fremdaj aferoj Ualid Muallem. En Vaŝingtono, la usona konsilistino ĉe nacia sekureco Susan Rice kondamnis tiujn “kruelegajn” bombadojn, kiuj celis malsanulejojn en la ribelaj kvartaloj.

Diluvo da bomboj falegis sabaton sur Alepon. La orientaj kvartaloj regataj de la ribelantoj estis la celo de dekoj da aeratakoj kaj artileria bombado kun nekredebla perforto. La registara armeo kaj ties aliancanoj sturmis kelkajn kvartalojn, en la evidenta celo subpremi la ribelantojn. La lernejoj restados fermitaj ĉi-dimanĉon, por la dua sinsekva tago, pro la intenso de la bombadoj..

En la sieĝataj kvartaloj, la loĝantaro komencas manki pri ĉio. La elektra kurento estas malŝaltita kaj mazuto, necesa por funkciigi la elektro-generatorojn, estas avare disdonita. La deponejoj de nutraĵoj estas preskaŭ malplenaj kaj plejparte el la malsanulejoj kadukaj.   

La kolero de la loĝantoj esprimiĝas kelkfoje per manifestacioj kontraŭ la lokaj konsilianoj, instalitaj de la ribeluloj, kaj taskitaj disdoni la porciojn de nutraĵo. La rusa ministrejo pri Defendo akuzis la ribelulojn, ke ili pafis al la homamaso, mortigante dudekon da civiluloj.  

Moskvo kaj Damasko engaĝiĝis en vetkuro kontraŭ la tempo por kapti Orientan Alepon, kiel eble plej rapide. Ili kombinas militan premon, rankoron kaj suferon de la loĝantaro, por atingi tiun celon.        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }