Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2016 3 30 /11 /novembre /2016 08:54

30/11/2016

Foto: La kvartaloj Tarik al-Bab kaj al-Sakhur en la orienta areo de Alepo, la 28an de novembro 2016. Foto REUTERS / Abdalrhman Ismail

De septembro, juna sirianino kaj ties patrino prizorgas tviterpaĝon, por atesti pri la milito en Alepo de interne de la urbo. Dimanĉon 27an de novembro, ili sendis siajn « lastajn mesaĝojn »

Rakonto de interne, por diri la abomenon. De septembro, Bana, 7-jaraĝa, kaj ties patrino Fatemah, prizorgas tviterpaĝon por atesti pri la ĉiutagaĵo en la orienta areo de Alepo, regata de la opoziciaj fortoj al la reĝimo de Baŝar Al-Asad.

Sekvata de 182000 personoj, tiu paĝo rakontas la sieĝon de la siria urbo pere de la okuloj de infano. Dum la siria armeo lanĉis vastan ofensivon por rekapti la orientan areon de Alepo tiujn pasintajn tagojn, intensigante la aerajn frapojn, la lastaj mesaĝoj retpoŝtitaj fare de Bana kaj Fatemah eĥas kiel adiaŭoj.

Ilia lasta mesaĝo: « Sub gravaj bombadoj nun, ni ne plu povas vivi. Kiam ni mortos, ni petas de vi, ke vi plu parolu pri la 200000 personoj ankoraŭ ene de Alepo. Adiaŭ. »  

« La patrino kaj ties junaj gefiloj provas forlasi la areon post la bombado de ilia hejmo », rakontas The Independent, kiu mallonge komunikis kun Fatemah post la publikigo de tiuj lastaj mesaĝoj.

La siria armeo iom-post-iom rekaptas la kontrolon de pluraj kvartaloj ĝis nun regataj de la ribelantoj, « el kiuj la kvartalo Hanano, kie vivis la familio », precizigas la brita ĵurnalo.

Preskaŭ 250 000 personoj plu vivas en tiu parto de la urbo sieĝata de la siria armeo, kie ĉiuj malsanulejoj estis damaĝitaj de la bombadoj. Dum tiuj dek du pasintaj tagoj, « 201 civiluloj, inter kiuj 47 infanoj, mortis en la sektoro », informas The Independent.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }