Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2016 4 03 /11 /novembre /2016 18:36

03/11/2016

Foto: STRINGER / REUTERS  

Dimanĉon 30an de decembro, miloj da personoj manifestis sian koleron en pluraj marokaj urboj, post la tragika morto de Muhcine Fikri,  fiŝkomercisto dispremita en baskulkamiono post kapto de lia varo.

Inter ili, la ĝenerala sekretario de la Socialista Unuigita Partio (PSU), kaj kunordigantino de Federacio de la demokratia maldekstro (FGD) Nabila Munib liveris kortuŝan mesaĝon al unu el la ĉeestantaj retanoj, kiu rekte diskonigis ŝian intervenon en Fejsbuko.

« Ni deziras vivi en Maroko bazita sur juro », deklaris tiu virino, kiu denuncas landon, en kiu koruptado kaj kaŝavantaĝoj regas. Ploranta, Nabila Munib eksplikis, ke « tiuj junuloj rezistas por elturniĝi kaj vivadi dece » kaj denuncis « la batalon kondukitan de la aŭtoritatoj kontraŭ tiuj homoj ».

La politika virino opinias, ke « la aŭtoritatoj plu vivas en ŝtonepoko », devas revizii siajn metodojn kaj havi kiel mision « la protektadon de la civitanoj prefere al ilian dispremadon ».              

Emociita, Nabila Munib postulis « efektivigon de senpartieca enketo » kaj « kondamnon de la kulpuloj ». « Repondeculoj el la plumbjaroj plu ĉeestas en la televido kaj profitas kaŝavantaĝojn », ŝi denuncis.

« La hogra (malestimo en la araba) spertita de Muhcine, estas spertita de ni ĉiuj », konkludis  Nabila Munib.

La mesaĝo de Nabila Munib verŝajne emociis la retanojn. Multaj personoj aprobis ŝiajn dirojn en la komentoj. En daŭro de dek du horoj, ŝia interveno estis rigardata preskaŭ duonmilionfoje kaj diskonigita en Fejsbuko pli ol 11 000 fojojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }