Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2016 7 27 /11 /novembre /2016 21:02

27/11/2016

Foto: FADEL SENNA / AFP: Aktivulino pri rajtoj de samseksemuloj postulas abolon de la "artikolo 489" de la maroka punkodo, kiu punas seksrilatojn inter samseksaj personoj, la 15an de junio 2016.

Maroko plu apartenas al la 77 landoj en la mondo, kiu ankoraŭ punas samseksemon en 2016. Pro tio, du neplenaĝaj junulinoj estis arestitaj kaj malliberigitaj pasintan ĵaŭdon, ĉar iu trovis ilin, kiam ili interkisiĝis. Tion raportas pluraj asocioj pri defendo de homaj rajtoj.

Ambaŭ junulinoj, nomataj Sanaa et Haĵar, aĝas respektive je 16 kaj 17 jaroj ; Ili estis arestitaj samtage fare de la polico de Marakeŝo, indikis en la maroka magazino Tel QuelOmar Arbib, el la maroka asocio pri homaj rajtoj,

Denuncitaj de siaj gepatroj

« Proksimulo de unu el ambaŭ junulinoj trovis ilin, kiam ili interkisiĝis, en domo de la kvartalo Hay Mohammadi (Daudiate). Li avertis la gepatrojn, kiuj vokis la policon », precizigis la respondeculo de la asocio. Post 48 horoj da provizara arestado, ili estis prezentitaj ĉe la tribunalo, kaj tuj enkarcerigitaj. Ili estos juĝitaj pro samseksemo post kelkaj tagoj, li aldonis.

Punoj de 6 monatoj ĝis 3 jaroj da malliberejo

« Ni elektis advokaton por defendi ilin », aldonis la aktivulo, kiu postulis liberigon de ambaŭ junulinoj, kaj nuligon de la leĝo, kiu punas samseksemon. La "artikolo 489" de la Maroka punkodo fakte kriminaligas « la malĉastajn aŭ kontraŭ-naturajn agojn kun samseksa individuo », kaj samseksemeco estas punita de ses monatoj ĝis tri jaroj da malliberejo.

Maroko, lando kun 35 milionoj da loĝantoj, spertis plurajn debatojn en rilato kun moroj tiujn pasintajn jarojn. Pasintan aprilon, la proceso de samseksema Marokano, juĝita kun tri el ties agresantoj, kiuj draŝis lin, estigis internacian reagon. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }