Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 novembre 2016 4 24 /11 /novembre /2016 11:10

24/11/2016

Foto: En la helpcentro por malriĉaj familioj, malfermita de apenaŭ semajno en la kvartalo Isotry, Cédric, Tanjona kaj ties novaj amikoj montras la maton kaj la lokon, ĉe kiu ili dormas, meze de 150 aliaj personoj. © RFI/Sarah Tétaud  

Kaŝi la malriĉecon, tio estas la politika sinteno en Antananarivo, ĉefurbo de Madagaskaro, kiu akceptas nun la 16-an Franclingvian pintkunvenon. De semajno, la noktoj agitiĝas pro la aktiveco de  baskulkamionoj de la urba komunumo de Antananarivo. Tiuj veturiloj ne transportas forĵetaĵojn, sed  senhejmajn familiojn, kiuj urĝe estas grupigitaj en helpcentro, en urbo aŭ ĉirkaŭurbo, for de la rigardoj. La aŭtoritatoj prenas sur sin tiun iniciaton.

Meze de strateto de unu el la plej malriĉaj kvartaloj de Antananarivo, jen svarmo da infanoj antaŭ unu el la tri helpcentroj por malriĉaj familioj. Tanjona, 8-jaraĝa kaj Cédric, 13-jaraĝa, estas inter la 150 personoj alvenintaj ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.

« Pro tiu Franclingvia pintkunveno, ili kaŝas la malriĉulojn por montri belan bildon de Madagaskaro al la eksteraj landoj »

« Longe mi dormis sub la tunelo, eksplikas Tanjona. Sed pasintsemajne, plennokte, ili transportis kaj kondukis nin ĉi tien en kamiono. »

« Dumnokte, la homoj bruadas, daŭras Cédric. Ĉie estas homoj surgrunde. Tamen mi preferas dormi ĉi tie ol ekstere, ĉefe kiam pluvas… ».

La helpcentro, kiu malfermiĝis de apenaŭ semajno, estas mastrumata de la ministrejo pri Loĝantaro.

« Pro tiu Franclingvia pintkunveno, ili kaŝas la malriĉulojn por montri belan bildon de Madagaskaro al la eksteraj landoj », incitiĝas loĝanto de la kvartalo. Kaj li ne malpravas. La ministrejo pri Loĝantaro, kaj la urbodomo de Antananarivo, parolas pri « salubrigado kaj sekurigo de la urbo ».      

https://www.youtube.com/watch?v=xNelDq5vl9Q

« Estas nenio por ili en Antananarivo! »

« Por garantii la sekurecon de la vizitantoj, kiuj venas al Madagaskaro, estas necese ĉion purigi, eksplikas Jean-Gabriel Harrison, ĉefa kunhelpanto de la urbestro. Ni provas reloĝigi aliloken la stratinfanojn. Ili estas marĝenuloj. Estas nenio por ili en Antananarivo. Se ili plu vivas ĉi tie, ili ne havos estontecon! Ni do devas labori meztempe kaj longtempe, ke tiuj personoj refariĝu homoj. »

Post iliaj delokoj, eĉ en ĉirkaŭurbo, infanoj aŭ plenkreskuloj rapide revenas en la urbo-centron. La strategio de la aŭtoritatoj por redukti la nombron de almozpetantoj en la urbo ŝajne ne funkcias. Estas taksite, ke hodiaŭ pli ol 1000 familioj vivas en la stratoj de la ĉefurbo.          

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }