Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2016 3 16 /11 /novembre /2016 12:30

16/11/2016

La kampadejo Dadaab, oriente de Kenjo, plu loĝigas pli ol 200 000 personojn. © TONY KARUMBA / AFP

En raporto publikigita mardon 15an de novembro, "Internacia Amnestio" denuncas la truditan revenon al Somalio, de la rifuĝintoj de la kampadejoj de Dadaab, oriente de Kenjo. Temas pri la plej ampleksa ensemblo de kampoj por rifuĝintoj en la mondo, kreita antaŭ pli ol 25 jaroj, por akcepti tiujn, kiuj fuĝis la somalian enlandan militon. La kenja registaro planas fermi ilin fine de novembro.      

Laŭ Victor Nyamori, aŭtoro de la raporto de Internacia Amnestio, kenjaj oficialuloj minacis la rifuĝintojn anoncante al ili, ke se ili ne forlasas la kampojn antaŭ fino de novembro, ili ne plu profitos pri la asistado al reveno provizita de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR). Nun, la UN-agentejo donacas po 400 dolarojn al ĉiuj Somalianoj, kiuj deziras reveni al la lando: 200 dolarojn ĉe la foriro de Dadaab, kaj 200 dolarojn ĉe la alveno en Kismajon, urbo kiu troviĝas aliflanke de la landlimo, en la somalia provinco Jubalando.

Pasintan majon, la kenja registaro jam anoncis definitivan fermadon de la kampoj antaŭ la 30a de novembro. Limdaton, kiun laŭ konfeso, ĝi ne kapablas respekti. Fakte, pli ol 200 000 personoj plu troviĝas en Dadaab. Kaj multaj timas reveni al Somalio, kie la bataloj daŭras, kaj kie infrastrukturoj estas nesufiĉaj.

Tamen, la foriroj multobliĝas: 25 000 personoj revenis al Somalio de post aŭgusto, laŭ AKR. « Sed neniu estis devigata al foriro », asertas Eric Kiraithe, porparolanto de la kenja registaro. Li aldonas, ke « Kenjo ne plu volas tiujn kampojn, kaj ĉio estos aranĝita por reloki la rifuĝintojn ». Li tamen ne liveris novan daton por la fino de la procezo.

« Ni lanĉas tutmondan alarmon, ke Kenjo rezignu pri tiu danĝera projekto  por la rifuĝintoj kaj ties familioj, eksplikas Jean-François Dubost, respondeculo de la programo "Protektado de la loĝantaro" en "Internacia Amnestio". Sed ankaŭ, ke la internacia komunumo alprenu siajn respondecojn premante sur Kenjo, sed ankaŭ protektante kaj akceptante sur sia teritorio, somaliajn rifuĝintojn, blokitajn en Kenjo, kaj kiujn Kenjo absolute ne plu deziras. Kvankam Kenjo asertas, ke foriro estas memvola, ĉio estas farita por trudi la personojn, ke ili forlasu la kampejon antaŭ la 30a de novembro, male ili estos forlasitaj kaj devos mem elturniĝi, kaj verŝajne trudite forpelitaj. La internacia komunumo ne povas, unu plian fojon, restadi senreage. Tio estas fundamente kontraŭa al la internacia juro kaj al la politikaj valoroj, kiuj prezidis al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. »                    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }