Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2016 1 28 /11 /novembre /2016 10:32

28/11/2016

La nuklea katastrofo okazigita de la perforta tertremo en 2011, baldaŭ kostos ĉirkaŭ 170 miliardojn da eŭroj al la lando.

La japana registaro preskaŭ duobligis sian taksadon pri la kosto de la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, raportis dimanĉon la ĵurnalo pri ekonomiko Nikkei.

La mono necesa interalie por kompensi la viktimojn, kaj malmunti la atomcentralon de Fukuŝimo Dajiŝi estas nun taksita je pli ol 20 000 miliardoj da enoj (170 miliardoj da eŭroj)

En 2013, la ministro pri komerco taksis je 92 miliardoj da eŭroj la koston de la katastrofo, inter kiuj 45 miliardoj da monkompensoj, 21 miliardoj por malinfektado, 9,2 miliardoj por la konstruado de stokejo por la infektitaj grundoj, kaj 16,8 miliardoj por la malmuntado de la atomcentralo.

Altigo de la elektrokosto

La monkompenso de la viktimoj estas nun taksita je 67 miliardoj da eŭroj, la malinfektado necesigos de 33 ĝis 42 miliardoj da eŭroj, kaj la buĝeto de malmuntado suferas saman altigon. Laŭ pluraj informfontoj proksime de la dosiero citita de la ĵurnalo Nikkei, parto el tiu altigo estos imputata al la elektrokosto. La ministro pri komerco ne liveris komenton.

La 11an de marto 2011, perforta tertremo je magnitudo 9, kaj poste detruiga cunamo okazigis la akcidenton de la atomcentralo Fukuŝimo Dajiŝi, la plej grava nuklea katastrofo post Ĉernobilo en 1986.    

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }