14/11/2016
La leĝprojekto estis alprenita kontraŭ la opinio de la Ĉefministro Netanjahu. Li ne konsentis pri baloto, kiu povus malutili al Israelo sur la internacia scenejo.
La israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu suferis malsukceson dimanĉon 13an de novembro. La ĉefo de la dekstra flanko de la partio en lia koalicio premis lin, ke li alprenu leĝprojekton celantan legitimi la kontraŭleĝajn koloniojn en Cisjordanio.
La leĝprojekto estis unuanime alprenita fare de israela ministra komisiono. La ministroj de la Likud, la partio de Benjamin Netanjahu, alianciĝis kun la dekstra flanko de la koalicio, por voĉdoni favore al la teksto, kiu ebligas retroaktive legitimi setlejojn kontraŭleĝe konstruitajn sur privataj teroj posedataj de Palestinanaj proprietuloj en Cisjordanio, post monkompenso de la proprietuloj.
Ĝi ebligos unuatempe konfirmi la starigon de la kolonio Amona, apud Ramalaho. Kvankam la israela Ĉefkortumo jam ordonis evakuadon de tiu kontraŭleĝa kolonio antaŭ la 25a de decembro.
La leĝprojekto estis alprenita kontraŭ la opinio de la Ĉefministro Netanjahu, kiu ne konsentis pri tiu baloto, ĉar tio povus malutili al Israelo sur la internacia scenejo. La israela maldekstro asertas, ke alpreno de tiu leĝprojekto, kiu permesas konfiskadon de la palestinaj privataj teroj, estas hontinda. Tiu teksto bezonas konfirmon de la Israela parlamento por validiĝi.