Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 novembre 2016 2 15 /11 /novembre /2016 13:30

15/11/2016

S° Esmail Abdi, instruisto kaj sindikata gvidanto, estis kondamnita al ses jaroj da malliberejo pro falsaj akuzoj, interalie pro « kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ la nacia sekureco ». Tiuj akuzoj estas maljustaj kaj malobservas plurajn konvenciojn pri homaj rajtoj, inkluzive tiujn, kiuj protektas liberecon de esprimo kaj asociiĝo, kaj ankaŭ la rajton por la sindikatoj, esti konsultataj koncerne la politikojn pri edukado. La aŭtoritatoj provas silentigi la postulojn de la instruistoj pere de represio kaj daŭra mallibereco de sindikatanoj kaj aktivuloj.

Retmesaĝo: 

Mi kondamnas la 6-jaran enkarcerigon deciditan kontraŭ S° Esmail Abdi, unu el la gvidantoj de la Profesia Asocio de Instruistoj de Teherano. La akuzoj, inkluzive de la akuzo pro « kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ la nacia sekureco », estas maljustaj kaj malobservas plurajn konvenciojn pri homaj rajtoj, inkluzive tiujn, kiuj protektas la liberecon de esprimo kaj asociiĝo. Mi petas forlason de la akuzoj kontraŭ S° Abdi kaj nuligon de lia kondamno.

Partnerece kun la Internacia de Edukado, tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj pri edukado.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }