23/11/2016
Foto : Iraka knabo fuĝis Mosulon, ĉe la iraka-siria landlimo, en Rajm la 22an de oktobro 2016. DELIL SOULEIMAN/AFP
En Mosulo, la formigrado de la civiluloj daŭras. De post la komenco de la ofensivo de la irakaj fortoj, antaŭ kvin semajnoj, pli ol 68000 loĝantoj, el kiuj multaj familioj, devige forlasis siajn hejmojn, laŭ UN. Cifero tamen malsupera al la prognozoj. Ĉar laŭ la taksoj, pli ol miliono da civiluloj plu troviĝas en tiu granda urbo norde de Irako, ankoraŭ regata de la batalantoj de la Islama ŝtato, kiu ne hezitas uzadi la loĝantojn, kiel homajn ŝirmilojn. En tiu urbanizita areo, la irakaj fortoj kaj ties aliancanoj malrapide antaŭeniras, interalie oriente de Mosulo.
La kristanoj reiras al Karakoŝo
En la ĉirkaŭaĵoj de Mosulo, pluraj lokoj estis jam liberigitaj, interalie Karakoŝo, la plej maljuna kristana urbo de Irako. La loĝantoj iom post iom revenas tien. Ili malkovras urbon parte detruitan, aparte la damaĝitajn preĝejojn. Kiam la Islama ŝtato invadis Karakoŝon, antaŭ pli ol du jaroj, plejparte el la kristanoj fuĝis. Tiuj, kiuj restadis, devis elekti inter konvertiĝo aŭ morto.
http://fr.euronews.com/2016/11/22/bataille-de-mossoul-68000-civils-ont-fui-plus-d-un-million-encore-pris-au-piege
