Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2016 6 12 /11 /novembre /2016 16:55

12/11/2016

Dek afrikaj landoj plu montras infanan mortecan indicon, superan al 90 por 1000© AFP PHOTO / JUNIOR D. KANNAH

Preskaŭ 6 milionoj da infanoj plu mortas ĉiujare, inter kiuj pli ol 60% en la afrikaj kaj aziaj landoj. Tio estas la konstato farita de la magazino The Lancet, en studaĵo publikigita ĉi-vendredon 11an de novembro.

« La fakto, ke 6 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj plu mortas en la mondo estas netolerebla », komentas la Profesoro Byass, kiu partoprenis tiun studaĵon.  

La ĉefaj kaŭzoj de la mortoj estas la komplikaĵoj pro tro frua naskiĝo, pneŭmonio aŭ incidentoj okazintaj dum la akuŝo. 114 landoj jam atingis mortecan procenton malsuperan al 25 por 1000, celon fiksitan de UN. Tamen dek afrikaj landoj plu montras procenton superan al 90 por 1000, kun ĉekape Angolo, Ĉado kaj Somalio.

En Azio, Ĉinio registris mirindajn progresojn, sed plu enkalkulas altan mortecan procenton pro denaska misformaĵo (pli ol 20%)

Progresoj en lukto kontraŭ infektaj malsanoj kiel paludismo, diareo kaj morbilo ebligis egan redukton de la infana morteco en la mondo de post 2010, kvankam la ciferoj uzitaj de kelkaj landoj estas malmulte fidindaj, asertas la magazino "The Lancet".

En Afriko, la studaĵo rekomendas prioritate disvolvi vakcinon kaj uzadon de antibiotikoj. En la disvolviĝintaj landoj, la prevento devas ĉefe koncerni la hejmajn akcidentojn, kiuj tuŝas multajn junajn infanojn.

http://www.rfi.fr/afrique/20161111-mortalite-infantile-inegalite-mondiale

 

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }