Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2016 5 18 /11 /novembre /2016 19:52

18/11/2016

Foto: EFE/Jaume Sellart

La polemiko kreskas en Hispanio post la morto de okdekjaraĝa virino, lundon en la incendio de sia apartamento en Reus, Katalunio. Sen elektro pro nepagitaĵoj, tiu virino lumigis sian ĉambron per kandeloj. Kandeloj, kiuj estigis ekflamiĝon. 

En kelkaj tagoj, indigno kreskis en tuta Hispanio. Lundon 14an de novembro, Rosa, virino 81-jaraĝa, estis trovita mortinta en la incendio de sia apartamento en Reus, Katalunio. Kandelo falis sur matracon kaj estigis ekflamiĝon.  De du monatoj, la maljunulino lumigis sian ĉambron per kandeloj, ĉar ŝi ne plu kapablis pagi siajn fakturojn. En septembro, la kompanio "Gas Natural" malŝaltis ŝian kurenton.

La partio Podemos alvokas al manifestacioj kontraŭ la elektro-kompanio.

Observante la polemikan kreskadon, "Gas Natural" indikis ke ĝi tute ne sciis pri la esceptaj cirkonstancoj, en kiuj vivis la okdekjaraĝa virino. La komunumo Reus tamen memorigis al la kompanio, ke ĝi devas alarmi la sociajn servojn antaŭ ol malŝalti la elektron de familio.

La afero atentigas pri la fenomeno de energia malriĉeco, pri kio suferas 17% el la hispanoj. En 2015, la du ĉefaj elektro-kompanioj de la lando malŝaltis la kurenton de pli ol 500 000 familioj, t.e 5,9% pliaj kompare kun 2014.

La radikala maldekstra partio Podemos alvokis al manifestacioj antaŭ ĉiuj lokaj sidejoj de "Gas Natural". Sed se la politika klaso akordiĝas por kondamni la elektro-malŝaltojn de la plej malriĉaj, la partioj tute ne interkonsentas pri la necesaj solvoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }