09/11/2016
Foto: Logan Abassi UN/MINUSTAH - MINUSTAH/L.ABASSI
Antaŭ monato, la 4an de oktobro la uragano Matthew kaŭzis egajn damaĝojn sur la insulo Haitio : 546 mortintoj, laŭ la lasta bilanco ; miloj da senhejmuloj ; preskaŭ miliardo kaj 700 milionoj da eŭroj da damaĝoj, kiuj reprezentas pli ol 20% el la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de tiu lando, jam konsiderata kiel la plej malriĉa en la mondo, kaj hodiaŭ minacita de humanitara katastrofo, pro la gravaj damaĝoj en la agrikultura sektoro.
« Malhelpi naciskalan malsategon »
Pro tio, la prezidento Jocelerme Privert, anoncis vendredon, helpon de du miliardoj da gurdoj (28 milionoj da eŭroj) favore al agrikulturo, « en la celo malhelpi naciskalan malsategon ».
Aliparte, la disdonado de la humanitara helpo plu estigas koleron de miloj da senhejmuloj, pro manko de taŭga organizado. Mardon 1an de novembro, adoleskanto estis mortigita per kugloj dum ŝipmalŝarĝo en Les Cayes, tria urbo de la lando. La cirkonstancoj de tiu dramo plu estas nedifinitaj. Semajnon pli frue, ankaŭ Dame-Marie, adoleskantino estis mortpafita kaj tri personoj estis vunditaj dum disdonado de helpo, kiu okazigis tumulton.
http://fr.euronews.com/2016/11/05/haiti-le-president-annonce-une-aide-publique-pour-prevenir-le-risque-de-famine
UN parte agnoskis sian kulpon en la epidemio de ĥolero. Laŭ multnombraj sendependaj spertuloj, la malsano eniris en Haition fare de Nepalaj blukaskuloj de la surloka misio de "Unuiĝinta Nacioj" (MINUSTAH)
http://www.haitiinfos.net/2016/10/cholera-en-haiti-lattitude-honteuse-de-lonu-denoncee/