Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2016 7 27 /11 /novembre /2016 09:25

27/11/2016

Sur la insulo Lesbo en Grekio, migrantoj flamigis la kampadejon de Moria por esprimi sian koleron post akcidento, kiu okazigis la morton de sesdekjaraĝa virino kaj ties 6-jara nepo. La viktimo, irakdevena Kurdino, kuiris en sia tendo, kiam gasbotelo eksplodis, kaŭzante incendion. Du personoj en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ vundiĝis.

La migrantoj protestas kontraŭ la vivkondiĉoj, kiujn ili juĝas malindaj : « Ĉi tie, ili prifajfas la rifuĝintojn. Laŭ ili, ni ne estas homoj, sed bestoj », diris iu el ili.

La kampadejo de Moria spertis antaŭnelonge samajn incidentojn, kiuj atestas pri la incitiĝo de la migrantoj, blokataj sur la grekaj insuloj. Ili ŝajne estas preskaŭ 16000 en tiu situacio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }