Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2016 4 17 /11 /novembre /2016 14:07

17/11/2016

Foto: Ekathimerini.com

Miloj da personoj surstratiĝis en Ateno kaj Tesaloniko por protesti kontraŭ la vizito de la usona prezidento.

En Ateno, la polico pafadis plorigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn en la vespero  de mardo 15a de novembro, por haltigi la antaŭeniron de 2500 kontraŭ-Obamaaj manifestaciantoj, dum la usona prezidento vizitis Grekion dum du tagoj.

La pafoj daŭris kelkajn momentojn, kiam la defilado veninta de la Politeknika Lernejo, norde de la placo Sintagmo, proksimiĝis al du policaj busoj parkumitaj tranverse de avenuo, por malhelpi la manifestacion plu antaŭeniri. La manifestaciantoj retroiris, dum kelkaj flamigis rubujojn, kaj disiĝis horduonon pli poste.

La manifestacioj estis malpermesitaj en la centro-urbo dum la vizito de la prezidento Obama.

La defilado, konsistanta el maldekstraj simpatiantoj, enhavis ankaŭ ĉirkaŭ 400 personojn ŝajne apartenantajn al la anarkiista movado, indikis la polico. La anarkiista movado estas ege aktiva en la greka ĉefurbo, kaj la manifestacioj ofte finiĝas kun damaĝoj kontraŭ urba meblaro, kaj noktaj viglegaj interpuŝiĝadoj kun la polico en la kvartalo Exárcheia, ŝatata de la anarkiistoj.

« Obama ne bonvena »

La manifestaciantoj svingis flagrubandojn kun la sloganoj « Obama ne bonvena », « Ne al la milito », « Ne al imperiismo », « Usono murdisto de la popoloj ! »  

Alia manifestacio, organizita de la PAME, sindikato proksime de la komunista partio, kolektis aliparte ĉirkaŭ 5000 personojn sur la placo Omónia, ne malproksime de tie, sed trankvile, antaŭ ol disiĝi, dum en Tesaloniko, granda urbo norde de Grekio, 1000 personoj kviete defiladis.

Barack Obama vizitis Grekion por saluti ties kuraĝon fronte al la migrada krizo kaj al ties propraj ekonomiaj malfacilaĵoj, kiujn ĝi ŝajne transpasis per malfacilaj reformoj truditaj de ĝiaj kreditoroj. La usona prezidento, kiu vizitis merkredon la Akropolon, antaŭ ol atingi Germanion, admonis mardon Eŭropon esti « fortika kaj unuiĝinta » 

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }