Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2016 5 04 /11 /novembre /2016 09:38

04/11/2016

Ĵaŭdon, la grekaj emeritoj denove surstratiĝis en Ateno por protesti kontraŭ pliaj malaltigoj de siaj pensioj.

Sub premo de la kreditoroj de la lando, la registaro de Aleksis Tsipras decidis redukti la suplementajn pensiojn ligitajn al la pensiaj fondusoj subtenataj de la Ŝtato.

Indignitaj, la manifestaciantoj bruligis la leteron senditan de la registaro, kiu celis pravigi tiun novan buĝetan streĉon. 

Antonis Papadimitriu, 74-jaraĝa pensiulo: « Mia pensio estis duonigita. Se tiuj homoj (la ministroj) povas vivteni sin per tio, ili venu ĉi tien por klarigi al ni ».

Marika, emerita dungitino en asekura firmao: « Ne por la unua fojo, ili reduktas niajn pensiojn. Tion, ili faras senĉese. De post 2010, kaj ĝis hodiaŭ, niaj pensioj disfaladis, niaj ĉefaj pensioj kaj ankaŭ niaj suplementaj pensioj ».

Giannis, eks-kondukisto : « Ni tamen estas homoj. Ni ne toleros novajn malaltigojn de niaj pensioj, ĉar post ni ankaŭ aliaj homoj suferos pri tio ». 

Balotita pasintan majon, la doloriga reformo de la emeritiĝoj nur nun komencas efiki.

Tiu reformo estis kondiĉo por ricevi novan help-tranĉon el la kreditoroj de Grekio.

Merkredon, la prezidento de Eŭrogrupo, kiu gvidas la 3an savplanon, dementis, ke plia buĝeta tranĉo en la pensioj estas denove elvokita.  

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }