Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2016 3 09 /11 /novembre /2016 22:25

10/11/2016

Foto: AFP MIGUEL MEDINA

La Kasacia kortumo definitive kondamnis la Ŝtaton pro pluraj kazoj de « kontrolo laŭ la aspekto », opiniante ke revenas al la Ŝtato « demonstri la foreston de diskriminacio », kiam kontrolita persono posedas « elementojn », kiuj ebligas suspekti de ĝi la ekzistadon.

« Tio estas granda venko », salutis  Félix de Belloy, advokato de la plendintoj, dek tri viroj afrik- aŭ nordafrik-devenaj. « Ni spertis plurajn senrajtajn jardekojn koncerne identecan kontrolon. La policistoj opiniis, ke ili povas kontroli sen motivo, tio finiĝis ». La Ŝtato estis kondamnita en junio 2015 fare de la Apelacia kortumo de Parizo pro grava kulpo. La Kasacia kortumo kondamnis la Ŝtaton definitive, pro « kontroloj laŭ la aspekto », forpuŝante ĝian apelacion.             

Palpado, insultoj, ciumado

La afero komenciĝis antaŭ tri jaroj per la plendo de 13 viroj afrik- aŭ nordafrik-devenaj celanta la publikajn aŭtoritatojn. Ili konsideris sin viktimoj de ekscesaj kontroloj, kun kelkfoje palpado, insultoj aŭ ciumado pro ilia haŭtkoloro aŭ ilia origino. Post malvenko en unua instanco, la plendintoj apelaciis, subtenataj ĉi-foje de la Rajto-defendanto Jacques Toubon. En junio 2015, la Apelacia kortumo de Parizo pravigis kvin el ili kaj kondamnis la Ŝtaton pagi po 1500 eŭrojn je domaĝkompenso al ĉiuj. La decidoj de la Apelacia kortumo tamen kontentigis neniun el ambaŭ partoj. La Ŝtato plendis antaŭ la Kasacia kortumo koncerne la kvin kazojn, por kiuj ĝi estis kondamnita, kaj la ok aliaj viroj, kiuj ne akiris kompenson faris la samon.

« Historia venko »

« Identeca kontrolo bazita sur fizikaj karakterizaĵoj ligitaj al reala aŭ supozita origino, sen objektiva pravigo, estas diskriminacia : temas pri grava kulpo, kiu implikas la respondecon de la Ŝtato », skribas la Kasacia kortumo en komunikaĵo. "SOS Rasismo" salutis « historian venkon ».  

(…)

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }