25/11/2016
Foto Weibo: Laboristoj protestas antaŭ la uzino de Ĝilinio.
« Ni penige laboris dum jardeko, sed ni estas venditaj en malpli ol sekundo. Monkompenso! »
Dungitoj de Coca-Cola ekstrikis en tri urboj, post kunordigita alvoko lanĉita lundon, post kiam la fabrikisto de gasaj trinkaĵoj decidis vendi ties enboteligan aktivecon en kontinenta Ĉinio.
Coca-Cola indikis pasintsemajne, ke ĝi pretiĝas vendi sian tutan aktivecon al la hongkonga multaktiveca grupo "Swire Pacific" kaj la ŝtata grupo "Cofco", ĉina giganto pri agronutraĵo. La anonco, kiu intervenas kadre de restrukturiga aranĝo, kaŭzis koleron de la koncernitaj dungitoj: ili timas maldungojn aŭ drastajn malaltigojn de salajro.
Tri uzinoj de la grupo, en Ĉongĉingo kaj Ĉengduo (sud-okcidente), kaj en la provinco Ĝilinio (nord-oriente), estas nun tuŝataj de la striko, laŭ koincidaj informfontoj.
Fotoj montras grandan ruĝan flagrubandon antaŭ la industria konstruaĵo de Ĉongĉingo: « Ni penige laboris dum jardeko, sed ni estas venditaj en malpli ol sekundo. Monkompenso! »