/image%2F0553642%2F20210504%2Fob_4e76bd_ob-37bef4-sao-paulo-mst-outer-wall-pai.jpg)
06/11/2016
Foto: Nacia Lernejo Florestan Fernandes, San-Paŭlo, MST, pentrita muro, Foto Udi
Brazilo spertas abundan streĉitecon. Studentoj okupas centojn da lernejoj por protesti kontraŭ la reformo de edukado proponita de la registaro Temer, kaj kontraŭ la buĝeta rigoreco. Tiu mobilizado eĉ kondukis al prokrasto de kelkaj ekzamenoj, kiuj devis okazi en la duagrada instruado ĉi-semajnfino. Streĉiteco okazas ankaŭ en la movado de la senteruloj, la MST, kies pluraj edukejoj estis invaditaj de la polico.
Interpuŝiĝoj okazis vendredon matene inter la polico kaj aktivuloj de la "Movado de la Senteruloj". La policistoj priserĉis suspektitojn en la regiono, kaj enrompis lernejon de la MST en la ĉirkaŭurbo de San-Paŭlo. Aktivuloj rezistis kontraŭ tiu operaco, dum kiu du personoj estis arestitaj, inter kiu pensiulo, kiu ŝajne suferas pri Parkinsona malsano, laŭ atestantoj. La policistoj asertas, ke ili estis agresitaj.
Laŭ la MST, pluraj el tiuj lernejoj estis invaditaj de la policistoj ankaŭ en la Ŝtatoj Paranao kaj Mato Grosso. La MST estas tre strukturita, kaj edukejoj utilas por prepari la aktivulojn gvidi agadon kaj okupacion de teroj en la tuta lando. La polica ĉeesto estas ofte konsiderata kiel provo por kriminaligi la socian movadon.
La organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj "Internacia Amnestio" kondamnis tion, kion ĝi kvalifikas « represia kaj timiga agado », kaj denuncis ekscesan uzadon de perforto, inkluzive de pafiloj.
