Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 novembre 2016 6 26 /11 /novembre /2016 13:47

26/11/2016

Rohingja rifuĝintino kaj ties nepino en Kampadejo de Ukhja, en la distrikto Bazar, la 25an de novembro 2016. MUNIR UZ ZAMAN / AFP

Preskaŭ 30000 delokitoj, akuzoj pri eksterjuraj ekzekutoj kaj torturoj… en Birmo, la Ŝtato Raĥino spertas teruraĵon post la ofensivo de la birma armeo ĉe la landlimo kun Bangladeŝo, oficiale por haltigi supozitajn islamajn atakantojn. "Unuiĝintaj Nacioj" kaj "Internacia Amnestio" akuzas la birmajn militistojn pri reprezalioj kontraŭ la Rohingja malplimulto. Tiu krizo malfortigas la registaron de Aung San Suu Kyi, kiu regas de aprilo 2016.

Laŭ reprezentanto de UN, temas pri « etna purigo ». Li uzas tiun esprimon por priskribi la militajn operacojn en Raĥino, kaj detaligas la akuzojn: murdoj, masakroj de infanoj, seksperfortoj, prirabadoj…

De monato, la situacio difektiĝas en Raĥino. La atestoj de rifuĝintoj estas pli kaj pli precizaj, kongruaj kaj nerefuteblaj. La birma armeo instigas milojn da Rohingjojn fuĝi al Bangladeŝo.    

Disvastigi falsajn novaĵojn

Ĉiufoje, la registaro de Aung San Suu Kyi respondas sammaniere: ĝi neas la asertojn, akuzas la NRO-jn kaj la amaskomunikilojn, ke ili disvastigas falsajn novaĵojn. Ĝi asertas aliparte, ke ĝi mastrumas la krizon en respekto de la juro. Pli ol cent suspektatoj estis mortigitaj de la armeo, kelkaj mortis en malliberejo. "Unuiĝintaj Nacioj" postulas sendependan enketon.

En Raĥino, 150000 personoj dependas de nutraĵaj porcioj disdonitaj kutime de UN kaj NRO. Ili ne plu ricevas ilin de monato kaj duono, kaj 3000 infanoj, kiuj suferas pri misnutrado riskas morton, avertas UN. La birma registaro malhelpas la humanitaran personaron aliri libere al la Ŝtato Raĥino.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }