Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2016 2 29 /11 /novembre /2016 14:21

29/11/2016

Foto: Ekrankopio de video: Aŭstrio detruos la naskiĝdomon de Hitlero.

Video de okdekjaraĝulino, kiu alvokas bari la vojon al la kandidato de la FPÖ, Norbert Hofer, ĉe la prezidenta baloto la 4an de decembro, estis jam spektita 3 milionojn da fojoj.

La ĉi-suba video de la savitino el Holokaŭsto petante ne baloti favore al estremdekstro (FPÖ, "Aŭstria Partio de la Libereco") dum la prezidenta baloto la 4an de decembro, estis spektita pli ol 2,8 milionojn da fojoj en Fejsbuko.

Alexander Van der Bellen, sendependa kandidato subtenata de la "Verduloj", retpoŝtis ĝin en sia paĝo, ĵaŭdon 24an de novembro.

Oni vidas Gertrude, 89-jaraĝa, kiu klare esprimiĝas per elektitaj vortoj. Ŝi kuraĝe detruas, fine de la balota kampanjo, la strategion de maldiaboligo lerte kondukita de la FPÖ de post 2013 por konkeri la potencon.

Per ŝia forta viena akĉento, ŝi denuncas la fakton, ke tiu partio, fondita post 1945 fare de eks-nazioj, elvokas la eblecon de « enlanda milito » pro la akcepto de azilpetantoj, kaj « provas flati la popolon en tio, kio estas plej fia », « Ili provas denove enŝovi malamegon ».

« Kiam la judoj devis purigi la trotuarojn, la Vienanoj haltis por rigardi ilin ridante, ŝi denuncas. Kaj tiun malamegon, ili provas naskigi denove ĉe la homoj. Tio suferigas kaj timigas min. »            

Ŝi asertas, ke jam « en 1933 aŭ 1934 », ŝi aŭdis la sloganon de la FPÖ, « Dio helpu min », kaj opinias ke la kandidato de tiu partio, Norbert Hofer, « havas neniun rilaton kun religio ».

Ŝi parolas pri « perfideco » kiu agresas ŝin. « Mi spertis la enlandan militon je la aĝo de 7 jaroj. Neniam mi forgesos ĝin. Tiam, mi vidis la unuajn mortintojn. Bedaŭrinde ili ne estis la lastaj. »  

Aŭstrio estis scenejo de alfrontiĝoj, kiuj kontraŭstarigis en 1934 la socialistajn aktivulojn al la faŝistoj. Pluraj centoj da personoj mortis dum tiu konflikto. En 1938, Hitlero aneksis la landon al la nazia Germanio.

Gertrude estis deportita en Aŭŝvico, kiam ŝi estis 16-jaraĝa, kun ties du junaj fratoj kaj gepatroj. Nur ŝi, postvivis. Laŭ ŝi, tiu baloto sendube estos la lasta al kiu ŝi partoprenos, ŝi do petas de la gejunuloj, ke ili kaptu sian destinon, kaj balotu favore al Alexander Van der Bellen.

Loka branĉo de la FPÖ kvalifis ŝian videon kiel « facilan propagandon devenantan de maldekstruloj ».        

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }