Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 octobre 2016 4 27 /10 /octobre /2016 17:52

27/10/2016

Laŭ la organizaĵo "Human Rights Watch", Karacaso minimumigas la amplekson de la manko de bazaj medikamentoj kaj nutraĵoj, kaj timigas la personojn, kiuj denuncas ĝin.

La organizaĵo "Human Rights Watch" (HRW) denuncas, en raporto publikigita lundon 24an de oktobro, la fakton ke la venezuela registaro minimumigas la amplekson de la manko de bazaj medikamentoj kaj nutraĵoj, kaj persekutas la personojn, kiuj kritikas la senefikecon de ĝiaj klopodoj por malseverigi la krizon.

La 78-paĝa teksto montras, ke multaj venezuelanoj havas malfacilecon por aliri bazajn medicinajn flegadojn, aŭ respondi al la fundamentaj bezonoj de siaj familioj. Preskaŭ 80% el la bazaj produktaĵoj mankas en Venezuelo, kio aŭguras grandampleksan humanitaran krizon, kaj la loĝantaro estas devigata vicumadi dum horoj por aĉeti bazan nutraĵon     

(…)

« Simptomoj de subnutrado »

La raporto citas studaĵon kondukitan en aŭgusto fare de reto de pli ol 200 kuracistoj, kiu elmontras, ke 76% el la publikaj malsanulejoj, kie ili laboras mankas je bazaj medikamentoj. « La procento de patrina morto menciita de la ministrejo pri sano dum la kvin unuaj monatoj de la jaro 2016 superis de 79% la lastaj oficialaj ciferoj, kiuj datiĝas de 2009, indikas la raporto. La procento de infana morto superis de 45 % la datumojn de 2013.»

Multaj kuracistoj komencas observi simptomojn de subnutrado, ĉefe ĉe la infanoj.    

Fronte al tiu situacio, « la registara retoriko pri "ekonomia milito", utilas por pravigi la uzadon de aŭtoritataj strategioj, timigi kaj puni la opoziciantojn, akuzas la organizaĵo. Tiu represio frapis profesiistojn pri sano, kiuj esprimis sian maltrankviliĝon koncerne la malabundecon, kaj estis minacitaj pri maldungo el la publikaj malsanulejoj. »           

Laŭ la raporto, la registaro ankaŭ « minacis haltigi la internacian financadon de la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj » kaj reagis al la protestoj « per gravaj perfortaj agoj, malliberigoj, kaj senpraviga malpermeso de kelkaj manifestacioj ».

(…)

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }