Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2016 5 21 /10 /octobre /2016 14:05

21/10/2016

Foto: kontraŭseksismo: Baldaŭ, ankaŭ tiu paĉjo ŝanĝos la vindaĵojn de sia infano en la publikaj necesejoj - MICHELLEGIBSON

Unu plian paŝon al gepatra egaleco, dank’ al la « BABIES Act », subskribitaj la 7an de oktobro fare de Barack Obama.

Gepatra egaleco 

Kiel ŝanĝi la vindaĵon de sia bebo, kiam oni estas viro? Iri en la necesejon por virinoj por uzi la vindotablon? Resti en la necesejo por viroj, kaj ŝanĝi la vindaĵon de sia bebo sur la planko? En Usono, la kaprompilo de la paĉjoj finiĝos.

La 7an de oktobro, Barack Obama ja subskribis projekton nomitan  « BABIES Act », kiu postulas, ke la publikaj necesejoj estu, same kiel tiuj de la virinoj, ekipitaj per vindotabloj.

Tiu projekto estis jam proponita pasintan aprilon de la demokrata David Cicilline, kaj unuanime akceptita dum somero. Tiu ĉi deziris, ke « neniu patrino aŭ patro maltranviliĝu por trovi sekuran kaj higienan lokon por ŝanĝi la vindaĵon de sia bebo ».  

Neniuj vindotabloj ĉe la necesejoj por viroj 

La « BABIES Act » taŭge alvenas. Tiujn pasintajn monatojn, pluraj famkonatuloj kaj politikistoj ekzorgis pri la afero, unue Ashton Kutcher kiu, en 2015, bedaŭregis malĉeeston de vindotabloj en la necesejoj por virojNeniam, oni trovas  vindotablojn en la publikaj necesejoj por viroj (...) #BeTheChange (Estu la ŝanĝoj) », li skribis en sia fejsbuka paĝo. Li ankaŭ lanĉis petskribon en Change.org, petante de superbazaroj kiel TargetCostco, ke ili provizu la necesan materialon por la paĉjoj.

Neŭtraj lokoj

(…)

Alia solvo, prefere al instalado de vindotabloj en la necesejoj por viroj, estus krei neŭtrajn necesejojn malfermitajn al ĉiuj, kiel faris la flughaveno de Roissy en Francio. Tiaj publikaj lokoj ekzistas, kaj povus kontentigi multajn aliajn personojn, krom paĉjojn kaj panjojn. 

neniammilitointerni - dans Kontraŭseksismo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }