Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2016 6 08 /10 /octobre /2016 14:50
Preskaŭ 300 kilometrojn okcidente de Portoprinco, la urbo Jeremio estas parte detruita la 6an de oktobro post la trapasado de la uragano Matthew. Carlos Garcia Rawlins/REUTERS
Preskaŭ 300 kilometrojn okcidente de Portoprinco, la urbo Jeremio estas parte detruita la 6an de oktobro post la trapasado de la uragano Matthew. Carlos Garcia Rawlins/REUTERS

08/10/2016

Haitio estas denove detruita. Fronte al la samaj naturaj fenomenoj, la malriĉeco kaj la nesufiĉaj preventaj aranĝoj ofte havas rolon en la amplekso de la katastrofo.

Sabaton 8an de oktobro frumatene, la uragano Matthew « daŭrigas sian vojon norden, post evito de fronta ŝoko en Florido », titolas la New York Times. La forto de la uragano malvigliĝis vendredon dum vespero.

Laŭ la ĵurnalo Miami Herald, la bilanco estas de ses mortintoj.

En Usono, pli ol du milionoj da personoj estis evakuitaj el la marbordaj areoj, sud-oriente de la lando, antaŭ la alveno de la uragano, kiu devis frapi Floridon, Sud-Karolinon kaj Georgion ekde la 6a de oktobro.

La prezidento Obama admonis la loĝantaron « serioze priatenti la aferon » kaj « respekti la instrukciojn » de la urĝa stato, deklarita en tiuj tri ŝtatoj, raportas la New York Times. En 2005, la uragano Katrina estigis la morton de pli ol 1800 personoj kaj « Matthew » ŝajne estas « nova Katrina », avertis la magazino Time.

Senpova Haitio

Sed Haitio, forte kaj fronte frapita la 5an de oktobro, ne sukcesis protekti siajn loĝantojn. « Pluraj municipaj konsilioj plendis pri la senhaveco de siaj municipoj, kaj la nekapableco alfronti ĉiajn urĝajn situaciojn », skribis la retpaĝaro Haitipresse, tagon antaŭ la alveno de Matthew.

Hodiaŭ, la bilanco de pluraj centoj da mortoj senĉese kreskas, kaj la materialaj konsekvencoj fariĝis nacia katastrofo, dum la Dominika Respubliko, sur la sama kariba insulo, pliploras kvar viktimojn. La retpaĝo BBC Mundo sin demandas :

« Kial tiu lando estas tiom vundebla, fronte al la katastrofoj ? »

« Ni estas, same kiel en 2010 post la tertremo, nekapablaj protektadi niajn samlandanojn de la plago de tiu ĉi anoncita katastrofo, akuzas ĉefartikolisto en la haitia retpaĝo Le Nouvelliste.

« La eventoj superas nin »

Duono el la loĝantoj en la urboj, amasiĝas en malriĉaj kvartaloj, kaj tute vundeblaj

La naturaj katastrofoj ruinigas Haition, pli ol aliaj landoj « ĉar duono el la loĝantoj en la urboj, amasiĝas en malriĉaj kvartaloj, kaj tute vundeblaj » fronte al la plej etaj klimataj aŭ geologiaj fenomenoj, eksplikas BBC Mundo.

Tiu daŭra malriĉeco havas kiel konsekvenco, por la tuta insulo, « ke ĝi elĉerpis la naturajn resursojn, estigante pli grandan malfortiĝon de la lando, fronte al la naturaj fenomenoj », aldonas la kolombia ĵurnalo El Espectador.

La prezidenta kaj deputita balotoj en Haitio, kiuj devis okazi dimanĉon 9an de oktobro post pluraj nuligoj, estis denove prokrastitaj.

En la nokto de la 4a de oktobro, ankaŭ Kubo plenforte suferis pri la uragano Matthew, en la orienta parto de la insulo. La retpaĝaro 14ymedio dediĉas raportaĵon en la urbo Baracoa en la provinco Guantánamo: « Konsterniĝo ». Tiu malriĉa urbo de 80 000 loĝantoj estas parte detruita, kaj « 38 000 personoj estis evakuitaj ».

Tamen, male al Haitio, neniu morto okazis, mencias la Hispanparola ĵurnalo El Nuevo Herald. La UN-skipoj ĉeestantaj en Kubo salutis « la preparajn aranĝojn alprenitajn de la kubaj aŭtoritatoj, antaŭ la alveno de la uragano, kiuj ebligis eviti mortojn, kaj limigi la damaĝojn. »

Malmulte da tempo antaŭ la alveno de Matthew, la kuba prezidento Raúl Castro iris al Santiago, en la plej vundeblan regionon fronte al la uraganoj, por subteni la loĝantojn, kaj zorgi pri la aplikado de la preventaj aranĝoj.

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }