Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2016 1 17 /10 /octobre /2016 09:27

Foto:http://parstoday.com/en/news/world-i30418-londoners_urge_govt._to_help_refugees_held_at_france%27s_calais_camp 

Dudeko da infanoj nun rifuĝintaj en la « Kaleza Ĝangalo », estos akceptitaj venontan semajnon en Unuiĝinta Reĝlando. La britaj kaj francaj aŭtoritatoj anoncis, ke ili komencis censadi en la kampejo, la ne-akompanatajn infanojn, kiuj pro familia kuniĝo, havas la rajton aliri Unuiĝintan Reĝlandon. Ĉi-sabaton 15an de oktobro, kolektiĝo okazis antaŭ la Parlamento de Westminster por intensigi premon sur la registaro de Theresa May.

Kun la slogano, « la rifuĝintoj estas bonvenaj ĉi tien », pluraj humanitaraj asocioj deziris memorigi laŭte al la registaro de Theresa May, ŝiajn engaĝiĝojn, dum la situacio urĝas, kaj ke la « Kaleza Ĝangalo » estos baldaŭ malmuntita.

« La registaro certigas, ke ĝi prizorgos tiujn infanojn, sed ĝi apenaŭ komencis, kaj plu restas nur unu semajno antaŭ la malapero de tiuj infanoj. Ili estas tre vundeblaj, kaj ni estas tie por diri al la registaro: vi devas agi tuj », opinias manifestacianto.                

300 neplenaĝuloj por akcepti 

Inter la partoprenintoj, la profesoro Leslie Brent. Tiu fama imunologiisto 90-jara rakontas, ke li postvivis dank’ al  la Kindertransport, humanitara operacio kondukita de Unuiĝinta Reĝlando, kelkajn monatojn antaŭ la Dua Mondmilito, kiu ebligis akcepti en la lando preskaŭ 10 000 judajn infanojn, fuĝantajn la persekutojn de la nazia reĝimo.

« Mi mem alvenis tien kiel rifuĝinto en 1938, kiam mi estis 13-jaraĝa. Post intensaj premoj, la ĉi-epoka registaro permesis akceptadon de ne-akompanataj infanoj. Kaj mi estas konvinkita, ke la nuna registaro devus same fari, ĉar nia lando estas sufiĉe riĉa, por respekti sian promeson akcepti 3000 infanojn », li eksplikas.

Tiu nombro tamen ne estas atingita: prudenta por ne revigligi la aĉan kaj kontraŭ-migradan etoson kaŭzitan de la britelira referendumo, la konservativa registaro ĝis nun engaĝiĝis akcepti ĉirkaŭ 300 neplenaĝulajn rifuĝintojnde Kalezo.              

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }