Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2016 3 12 /10 /octobre /2016 13:49

12/10/2016

En du tagoj, la 29-an kaj 30-an de septembro 1941, la nazioj helpataj de ukrainiaj milicoj pafmortigis preskaŭ 34 000 judojn. Tragedio memvole ignorata de la aŭtoritatoj dum la sovetia periodo. Sed de post 2014, la por-okcidenta registaro de Kievo provas rompi kun tiu sovietia heredaĵo kaj reesploras sian pasintecon.

Memormonumento stariĝos en 2021, por la 80a datreveno de la masakro.

La ukrainia prezidento, Petro Poroŝenko, deklaris: « La tragedio de Babij Jar devas agadi kiel memorigilo por la tuta homaro. Ĉiu reĝimo, kiu tretas la homajn rajtojn kaj la liberecon, reprezentas minacon por la homaro. »

Tiam, la ordono estis plenuminta « al ĉiuj judoj, ke ili kolektiĝu la 29an de septembro je la 8a horo ». Okaze de malobeo, « ili ĉiuj estos pafmortigitaj. »

Terura hororo de la holokaŭsto, subĉiela amastombejo. Sume, preskaŭ 100 000 viktimoj, judoj, ciganoj, rezistantaj batalantoj kaj sovetiaj militkaptitoj, estis pafmortigitaj kaj enterigitaj en la ravino Babi Jar.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }