Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2016 2 04 /10 /octobre /2016 09:46

04/10/2016

Ĉie en la mondo, kamparaj movadoj organiziĝas kontraŭ la agrikultura industrio kaj la GMOj (Genetike Modifitaj Organismoj) en la celo protekti la biodiversecon kaj la estontecon de la planedo. Simbolo de tiu lukto, la kamparaj semoj, ne-GMOaj semoj, sen proprieta rajto. Ili estas interŝanĝitaj kaj riĉigitaj de antaŭ jarmiloj, aŭtentikaj protektantoj de la biodiverseco por la tuta homaro.

La batalo de tiuj kamparaj movadoj estas eĉ pli aktuala, de post la anonco, la 14an de septembro 2016, de la aĉeto de la usona giganto pri agrikulturaj bioteknologioj, Monsanto, fare de la germana kemia kaj farmacia grupo Bayer.

Malferma letero kontraŭ invado de agrokemio en niaj teleroj.

La naskiĝo de tiu giganto maltrankviligas la ekologiistojn, NROjn kaj ankaŭ la famajn francajn kuiristojn kiel Cyril Lignac, Yannick Alléno, Yves Camdeborde, Christophe Michalak kaj Thierry Marx, kiuj alvokas al bojkoto de Bayer-Monsanto. Ili timas la kontrolon de la tuta agrikultura ĉeno, kiu iras de la selektado de semoj, ĝis la telero de la konsumantoj. Ili lanĉis alvokon al kolektiva ekkonsciiĝo en Malferma letero kontraŭ invado de agrokemio en niaj teleroj.

Monsanto plene regas en la merkato de la mondaj semoj.

Ĝi ankaŭ estas la unua liveranto de GMOj (Genetike Modifitaj Organismoj), kies patentojn ĝi plejparte posedas. La grupo estis implikita en multaj skandaloj, interalie koncerne ĝian Roundup, kiu entenas glifozaton, herbicido plej vendata en la mondo. La grupo Bayer, naskiĝinte el la kunligo de kemiaj industrioj IG Farben – produktisto de la gaso Zyklon B uzita en la ekstermaj koncentrejoj – kiu estis malfondita fine de la Dua Mondmilito. Bayer estas ege potenca en la sektoro de pesticidoj en Eŭropo kaj Azio.

Kontraŭ tia monopolo, la kamparanoj renkontitaj en Francio, Senegalo, Etiopio kaj Indonezio luktas ĉiutage. Tiuj terkultivistoj liberiĝis de la industriaj agrikulturaj industrioj, kaj disvolvas sistemojn de interŝanĝoj de la praaj lokaj semoj, adaptitaj al la tero kaj naturmedio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }