Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2016 3 19 /10 /octobre /2016 12:48

Foto: Ĵurnalistoj kaj aktivuloj pri homaj rajtoj kontraŭ tribunalo de Istanbulo dum la proceso de pluraj ĵurnalistoj - 

http://edition.cnn.com/2011/11/22/world/meast/turkey-journalists/ 

19/10/2016

Centoj da ĵurnalistoj estis arestitaj, maldungitaj kaj persekutitaj post la provo de puĉo en Turkio – Liberigu ilin. Turkio spertis sangan provon de puĉo la 15-an de julio, kiu mortigis pli ol 250 personojn, kaj celis gravajn demokratiajn instituciojn, kiel la Grandan Nacian Asembleon de Turkio (TBMM)

La internacia kaj eŭropa Federacio de la Ĵurnalistoj (FIJ-FEJ) senkondiĉe kondamnas la puĉon, kaj la uzadon de perforto kontraŭ la civitanoj, la ĵurnalistoj kaj la novaĵentreprenoj. 

La fiaskita puĉo estis sekvata de urĝa stato kaj ekscesaj aranĝoj, kies celo estas puni ĉiujn individuojn suspektitajn pri rilato kun la provo de puĉo. La turkaj aŭtoritatoj nun malliberigas la ĵurnalistojn, fermas radiojn kaj televidajn kanalojn, kaj cenzuras Interreton por silentigi la kritikojn.     

90 ĵurnalistoj estas en malliberejo, kaj pli ol 130 amasinformiloj estis malpermesitaj de post mezjulio. 2500 ĵurnalistoj ne plu havas laborpostenon, kaj arestmandatoj estis lanĉitaj kontraŭ dekduoj da laboristoj en amasinformiloj. Kelkaj familioj de ĵurnalistoj, kiuj kaŝiĝis aŭ fuĝis, estis arestitaj por trudi ĵurnalistojn submetiĝi. Laboristoj de amasinformiloj, ĵurnalistoj kaj defendantoj de gazetara libereco el la tuta mondo, kuniĝis kun la protestoj, postulante liberigon de ĉiuj ĵurnalistoj malliberigitaj en Turkio.

Retmesaĝo:

Ni kondamnas la provon de puĉo, kaj la uzadon de perforto kontraŭ la civitanoj kaj la novaĵentreprenoj. Ni ankaŭ kredas, ke trudita fermo de dekoj da amasinformiloj, maldungo, malliberigo kaj persekuto de pli ol 2500 ĵurnalistoj damaĝas la demokration. Ni postulas de la registaro, ke ĝi liberigu tuj la malliberigitajn ĵurnalistojn, kaj refunkciigu la radiojn kaj televidajn kanalojn.

 

Partnerece kun la Internacia Federacio de la Ĵurnalistoj , kiu reprezentas 600 000 ĵurnalistojn en 179 sindikatoj de 140 landoj. Ili luktas por la rajtoj de la ĵurnalistoj, kaj la gazetara libereco.

https://www.youtube.com/watch?v=NGHdYlJBYH4

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }