Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2016 6 08 /10 /octobre /2016 13:44
Vendredon 7an de oktobro sur la universitato areo de Wits, la prestiĝa universitato de Johanesburgo, instruistoj, aktivuloj pri homaj rajtoj kaj religiaj respondeculoj kuniĝis kun la studentoj. © REUTERS/Siphiwe Sibeko
Vendredon 7an de oktobro sur la universitato areo de Wits, la prestiĝa universitato de Johanesburgo, instruistoj, aktivuloj pri homaj rajtoj kaj religiaj respondeculoj kuniĝis kun la studentoj. © REUTERS/Siphiwe Sibeko

08/10/2016

En Sud-Afriko, la studenta kontestado intensiĝas. Pluraj grandaj fakultatoj plu estas fermitaj: Johanesburgo, Pretorio, Kaburbo. La manifestacioj komenciĝis antaŭ preskaŭ 3 semajnoj, post la anonco de la registaro pri altigo de la universitataj kostoj en 2017. En kelkaj fakultatoj, la studentoj blokadis la kursojn, postulante senpagan edukadon por ĉiuj, kaj memorigis ke tio estis promeso de la ANC, kiam tiu partio akiris la potencon. Vendredon 7an de oktobro, sur la universitata areo de Wits, la prestiĝa universitato de Johanesburgo, la instruistoj kuniĝis kun la kontestado.

La movado intensiĝas. Vendredon en Wits, instruistoj, aktivuloj pri homaj rajtoj kaj religiaj respondeculoj kuniĝis kun la studentoj, kiuj manifestacias. Tiuj ĉi postulas senpagan edukadon por ĉiuj.

Laŭ Kezia Lewins, la tuta universitata sistemo estas en krizo. « Studentoj malfacile ĉeestas la kursojn, ĉar ili ne havas monon, li atestas. Pliparte el niaj studentoj havas stipendion, kaj dependas de helpaj nutraĵaj pakaĵoj por vivteni sin ĉiutage. Kiamaniere oni povas studadi, kiam oni malsatas? »

Laŭ la instruistoj, hodiaŭ pli ol 50% el la studentoj de Wits estas nigraj studentoj devenantaj de malriĉaj familioj. Sed la Ŝtataj monhelpoj por helpi la plej malriĉajn ne efektiviĝis, laŭ Angy kiu laboras en la administrado: « La studentoj suferas. Kelkaj devenas de tre malriĉaj familioj, kaj havas apenaŭ sufiĉe por aĉeti manĝaĵon aŭ bazajn higienajn produktaĵojn. Tio estas vera problemo. Oni konstatas, ke kelkaj studentoj dormas en la biblioteko, aŭ en la komputilaj ĉambroj. »

La studentoj, kiuj jam manifestaciis pasintjare kontraŭ haltigo de la universitataj kostoj, ne volas fari koncedon. « Ili diras al ni, ke senpaga edukado ne eblas. Ni certigas la malon, kondiĉe ke la registaro elektu ĝin kiel prioritaton, eksplikas Mcebo Dlamini, unu el la studentaj gvidantoj. Kiel eblas havi en nia lando registaron kun 72 ministraj postenoj… Por kion fari? »

La studentoj planis denove blokadi la kursojn lundon 10an de oktobro, ĝis akiro de siaj depostuloj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }