31/10/2016
Elekta masoĥismo - Serge HALIMI
STRANGA PARADOKSO, la heredaĵo de Margaret Thatcher forĵetiĝas en ŝia lando en la sama momento, kiam ĝiaj plej amaraj ekonomiaj receptoj imitiĝas en Francujo. Ĵus, la 5-an de oktobro, la brita ĉefministro Theresa May lanĉis al sia partio paroladon, kiu certe malkontentigis iujn. Akuzo al socio gangrenita de la privilegioj de riĉuloj, defendo de la rolo de la ŝtato, „kiu ekzistas por liveri tion, kion la individuoj, la komunumoj kaj la merkatoj ne povas alporti”, insista mencio de la „rajtoj de la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2420.html
Superregado kontraŭ la demokratio - Anne-Cécile ROBERT
La plej multaj kandidatoj por la franca prezidant-elekto proponas iel aŭ alie reformi la instituciojn de la 5-a – la aktuala – respubliko. Dum multaj delegitoj, esploristoj aŭ aktivuloj diagnozas „krizon de la demokratio”, la problemo povus montriĝi pli profunda : la rampanta instalado de nova politika reĝimo, la superregado, kies laboratorio estas Eŭropo. PER IMPRESA inversigo, en niaj modernaj demokratioj, jam ne la elektantoj elektas kaj orientas la elektitojn, sed la gvidantoj juĝas la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2419.html
Ĉina apetito, franca senzorgeco - Martine BULARD
Francaj investoj en Ĉinujo estas sesoble pli grandaj ol ĉinaj investoj en Francujo. Dum en Pekino neniu timas francan invadon, la apetito de la « Meza Regno » timigas multajn komentistojn en Parizo. Tamen tiu fluo de eksterlandaj kapitaloj estas ebla nur pro manko de ambicia industria politiko. LONGTEMPE nevideblaj, la ĉinoj sukcesis sian eniron, tiom rimarkatan kiom kontestatan, en la francan negoco-mondon. Ene de kelkaj monatoj, ili kaperis la flug-havenon Tuluzo-Blagnac, la Club Med (...)
https://eo.mondediplo.com/article2418.html
La horo de kunlaboreca ekonomio - Ignacio RAMONET
LA KUNLABORECA ekonomio estas ekonomia modelo bazita sur la interŝanĝo kaj la komuna disponigo de rimedoj kaj servoj per ciferecaj platformoj. Ĝi inspiriĝas en la utopioj de la kundividemo kaj ne komercaj valoroj, kiel la reciproka helpo aŭ la kunviveco, kaj ankaŭ en la spirito de senpageco, fondomito de la Interreto. Ĝia ĉefa ideo estas : „mia posedaĵo estas via”, tio estas, kundividi anstataŭ posedi. Kaj la baza koncepto estas interŝanĝo. Temas pri konektado, per cifereca vojo, de homoj serĉantaj (...)
https://eo.mondediplo.com/article2421.html
Post la „rompŝtelo de la jarcento” en Moldavio - Julia BEURQ
En Kiŝinevo giganta financa fraŭdo pelis la loĝantaron sur la straton. Porrusuloj kaj porokcidentuloj kune manifestaciis kontraŭ la oligarĥa sistemo. Sed, antaŭ la prezidantelekto de la 30-a de oktobro la politika klaso daŭrigas la antaŭajn frontliniojn kaj ŝajnas ignori, ke la moldavoj jam laciĝis pri la geopolitikaj kvereloj. „RIGARDU tiun dikan deputiton, li ŝtelis kiom li povis. / La homoj vivas sur la strato kaj ili en palacoj. / La tago venos kiam la miliardoj, kiujn ili ŝtelis, ne plu sufiĉas (...)