Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2016 1 03 /10 /octobre /2016 17:09
La isralea eks-prezidento Ŝimon Peres, apud la palestina eks-raiso Jaser Arafat, en 2001 en Majorko. Dani Cardona/Files
La isralea eks-prezidento Ŝimon Peres, apud la palestina eks-raiso Jaser Arafat, en 2001 en Majorko. Dani Cardona/Files

03/10/2016

Male al la internacia gazetaro, la palestinaj ĵurnaloj, pro konvinko kaj memcenzuro, ignoris la morton de Ŝimon Peres en iliaj frontartikoloj, aŭ skizis tre negativan priskribon de la israela eks-prezidento.

Mortinta 93-jaraĝa la 28an de septembro, kaj enterigita vendredon 30an de septembro, la laborisma eks-gvidanto, Nobel-premiito pri Paco, plenigis frontpaĝe la internacian gazetaron ĉi-semajne. Male, en la ĉefaj ĵurnaloj de Ramalaho, la morto de Ŝimon Peres estis preskaŭ traktita kiel ĉiutaga afero. Tamen, sur la palestina retpaĝo AMIN, la ĵurnalisto Daud Kutab substrekas:

« La sinteno de la Palestinanoj koncerne Ŝimon Peres radikale malsamas tiun, de la internacia komunumo. Dum Peres estis iniciatoro de la palestina-israelaj pacakordoj de Oslo en 1993, li sekrete neniam forlasis la jordanan opcion (konservi la Palestinanojn sub kontrolo de la Haŝemida reĝlando de Jordanio) »

Ŝimon Peres, same kiel Jicĥak Rabin estis konvinkitaj cionistoj engaĝitaj en konstruado de juda Ŝtato, kaj malmulte prizorgis la konsekvencojn por la Palestinanoj. »

En la sociaj retoj, ne timante cenzuron, multaj Palestinanoj senbride esprimiĝas kontraŭ la israela gvidanto, malkaŝas Al-Quds al-Arabi. La verkisto Khaled Eissa skribas:

« En israela malsanulejo eleganta, Peres mortis 93-jaraĝa, sed tute apud li, palestina knabo 10-jaraĝa estis mortpafita sur la ŝoseo de Jerusalemo fare de la nepoj de Peres… Ni havas niajn mortojn, vi havas viajn. Peres, naskiĝinta en Pollando, estos enterigita en Palestino, dum la mortinta Palestinano, naskiĝinta en Palestino, ŝajne estos enterigita en Pollando. Ni ne mokas viajn mortojn, kial vi mokas niajn vivojn? »

Pli saĝa, sed per juĝo same severa, la eks-ambasadoro de Palestino ĉe EU, Leïla Shahid, kondamnas la mortinton en intervjuo farita en la ĵurnalo Orient-Le Jour, kiu aperas en Bejruto:

« Mito estis fabrikita pri Ŝimon Peres. Li laŭdire estis la sola gvidanto, kiu vere partoprenis la pacan procezon, kaj martiro, sed la realeco estas tute alia. En sesdek jaroj da politika agado, Peres travivis ses militojn, kaj neniam kontraŭstaris. »

« La ideala bildo de paca viro estas fikciaĵo, kiu plene apartenas al la « israela merkatiko ». Per voĉo milda kaj plaĉa, li tute ne similis la provokan sintenon de Benjamin Netanjahu. Li komprenis, ke por allogi internacian aŭdiencon, estas necese paroli pri paco. Fakte, Ŝimon Peres, estas figuro de paca parolado sen pacaj agoj. »

Kaj ŝi konkludas: « Li estis persono ege orgojla, ege interesata kaj ŝatanta de potenco. Rabin estis pli kuraĝa. La paca procezo mortis la 4an de novembro 1995, post lia murdo.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }