Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 octobre 2016 5 28 /10 /octobre /2016 13:32

28/10/2016

La Saĥarov-Premio 2016 por esprimlibereco estas aljuĝita ĉi-jare al Nadja Murad Basee kaj Lamja Haĵi Baŝar, du Jezidaj virinoj elsaviĝintaj el la terorisma grupo "Islama ŝtato (IŜ) en Irako".

Tiuj ambaŭ virinoj fariĝis figuroj pri defendo de la Jezida komunumo. Ili sukcesis eskapi la organizaĵon "Islama ŝtato en Irako", post travivo de koŝmaroj, kiel miloj da junulinoj forkaptitaj kaj devigitaj al seksklaveco.    

Nadja Murad estis nomumita meze de septembro, kiel ambasadorino de UN por digneco de la viktimoj de homa ŝakrado. Ŝi aktivas en la celo, ke la persekutoj plenumitaj en 2014 kontraŭ la Jezidoj – kurdoparolanta malplimulto persekutita de la ĝihadistoj – estu konsiderataj kiel genocido. Laŭ la spertuloj de UN, ĉirkaŭ 3200 Jezidoj estas nun kaptitaj de IŜ.

Finalistoj

Foto: Lamja Haĵi Baŝar (maldekstre) kaj Nadja Murad Basee (dekstre) estas la laŭreatoj de la Saĥarov-Premio 2016. - SIPA/AFP 

Ambaŭ virinoj estis nomumitaj por la Saĥarov-Premio fare de la grupoj de la "Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo" (ADLE) kaj la "Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj" (S&D). La aliaj finalistoj estis Dzan Dindar pro lia defendo de liberesprimo en Turkio, kaj la ĉefgvidanto de la Tataroj de Krimeo Mustafa Djemilev.

Aljuĝita ĉiujare de la eŭrodeputitoj, la premio surhavas la nomon de la disidenta sovetia sciencisto Andrej Saĥarov, mortinta en 1989, kaj rekompencas personojn, kiuj famiĝis en defendo de la Homaj rajtoj. La Saĥarov-Premio, dotita je 50.000 eŭroj, okazos oficiale dum ceremonio programita la 14an de decembro en Strasburgo.

La Premio estis aljuĝita pasintjare al la sauda blogisto Raef Badaoui, malliberigita pro « insulto kontraŭ Islamo ». En 2014, estis honorigita la konga kuracisto Denis Mukwege pro lia agado favore al la virinoj, viktimoj de seksaj perfortoj en Demokratia Respubliko Kongo (RDC).

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }