05/10/2016
En Kolombio, post la rezultatoj de la referendumo, kiu rifuzis per 50,2% la pacakordojn kun la FARC, la prezidento Manuel Santos kunvokis la politikajn partiojn, por komenci dialogon kun la opozicio, ĉefe kun la eks-prezidento Alvaro Uribe, kiu vigle defendis « NE » al tiuj akordoj. Samtempe, studentoj el la universitato manifestaciis lundon posttagmeze centre de Bogoto kontraŭ la eks-prezidento Uribe.
Ĉirkaŭ du cent studentoj de la nacia pedagogia Universitato paŝadis laŭlonge de la Carrera 7, avenuo kiu trapasas la ĉefurbon Bogoto de nordo ĝis sudo. Kun afiŝtabuloj « Jes al paco, ne al milito », ili petis de la registaro ne forgesi la ĉefan temon de la pacakordoj kun la FARC (Armitaj Revoluciaj Fortoj de Kolombio), nome la finon de la armita konflikto.
Ili estis ege koleraj kontraŭ la opozicio de la eks-prezidento Alvaro Uribe, kiu laŭ ili disvolvis kampanjon de malamo, kiu ebligis la venkon de « NE » ĉe la referendumo okazinta dimanĉon.
(...)
La « NE » estigas elreviĝon
Kelkaj, kiuj voĉdonis « JES » esprimis sian elreviĝon. Martha Luz Amorocho perdis sian 20-jaraĝan filon en bombatenco atribuita al la FARC kontraŭ la klubo de entreprenistoj en El Nogal, norde de Bogoto, la 7an de februaro 2003. Ŝia dua filo estis grave vundita. Malgraŭ sia doloro, ŝi voĉdonis por JES en la referendumo kaj esperas nun rekomencon de dialogo inter ambaŭ tendaroj.
(...)
Nova fazo de dialogo kun la FARC
Ĉi-lundon, la prezidento Juan Manuel Santos kunvokis la politikajn partiojn, kiuj aprobis la kreadon de dialoga komisiono, al kio estis invitita la opozicio.
Li ankaŭ anoncis novan dialogan fazon kun la gerilo de la FARC. « Mi petis de Humberto de la Calle, kiun mi konfirmis kiel ĉef-traktanton, ke li komencu interparoladon. Tio ebligos al ni traktadi ĉiujn necesajn temojn por akiri la akordon kaj la revon de tuta Kolombio, t.e ĉesigo de la milito kun la FARC », li deklaris vespere en televida parolado.
Pli frue en la tago, la ĉefo de la FARC konsentis pri « ĝustigo » de la pacakordo forpuŝita de la referendumo de dimanĉo, certigante ke la gerilo restos « fidela al tio, kio estis akordita », kaj plu respektos « ambaŭflankan kaj definitivan pafadohalton »