/image%2F0553642%2F20231011%2Fob_373df8_palmoleoj.jpg)
06/10/2016
Sumo de 244 farmistoj, plendis en Kameruno kontraŭ usona entrepreno, kiu volas planti 20 000 hektarojn da oleopalmoj sud-okcidente de la lando, indikas mardon komunikaĵo de Greenpeace.
La terkultivistoj en konflikto kun la "SG Sustainable Oils Cameroon" (SGSOC), filio de la usona entrepreno Herakles Farm, plendis ĉe tribunalo de la komunumo Bangem pro malobservado de la proprieta rajto. La unua aŭdienco okazos la 9an de novembro, indikas "Greenpeace" en sia komunikaĵo.
Sumo de 231 terkultivistoj en la vilaĝo Nguti opinias, ke la SGSOC ne respektas la 5-kilometran neŭtran areon, kies celo estas protektado de iliaj propraj bienoj.
Akaparado de teroj
« En la vilaĝo Babensi II, ankaŭ dek tri farmistoj plendis ĉe justico post konfiskado de iliaj teroj fare de la SGSOC, sen konsultado nek antaŭ-akordoj », asertas "Greenpeace".
"Greenpeace" lanĉas kun aliaj asocioj, peticion por eviti pluigon en novembro de la provizora bienkontrakto, akordita en novembro 2013 fare de la kameruna registaro al la SGSOC.
La arbara areo koncernata entenas esceptan biodiversecon, nome gravan populacion de ĉimpanzoj kaj arbaraj elefantoj.


