Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2016 6 29 /10 /octobre /2016 14:35

29/10/2016

Foto: Kolektiĝo en junio 2015 subtene al la Piratpartio.

La Piratpartio okupas la unuan lokon en la opinisondoj antaŭ la parlamentaj balotoj, kiuj okazos ĉi-semajnfine.

(…)

La 330 000 loĝantoj de tiu pacema insulo norde de Atlantiko, pretiĝas voĉdoni ĉi-sabaton 29an de oktobro, kaj opinisondo realigita de la "Instituto pri Sociaj Sciencoj de la Islanda Universitato", jam lokas la partion ĉe la unua loko. Almenaŭ 22% el la voĉdonantoj sin deklaras pretaj baloti favore al la Piratpartio, antaŭ la Sendependecpartio, kiu regas nun en koalicio kun la Progrespartio.

Kreita antaŭ kvar jaroj, la Piratpartio konsistas el anarkiistoj, kodrompistoj, kaj gikoj, raportas la ĵurnalo Washington Post. Ĝia gvidantino, Birgitta Jónsdóttir, estas poetino kaj eks-aktivulino de Wikileaks.

« Se vi deziras difini nin politike, ni diru ke nia partio havas siajn radikojn en la civitaj rajtoj. Sed ni ne similas aliajn maldekstrajn partiojn, kiuj volas kontroli siajn civitanojn, kaj krei Ŝtatojn kiuj asistas ilin. Laŭ ni, kiuj havas potencon, tiuj estu kontrolataj, ne la individuoj », eksplikas Jónsdóttir en la Washington Post.    

De movado al politika forto

(…)

Kiel tiu marĝena partio fariĝis politika forto en Islando? Ĉio komenciĝis en 2008. La financa krizo favorigis malakceptadon de la sistemo, kaj semis la bazojn de kontestada movado. En 2016, Islando tiel fariĝis tiu lando, kiu forpelis sian ĉefministron, kiam la "Panama Papers" rivelis, ke li posedas monon en imposta paradizo. Post la eventoj, la aproba procento de la partio kreskis al 43%.    

Tamen, la potenciala venko de la Piratpartio ne okazas en potenca lando kapabla influi la internacian scenejon. Islando ekzemple ne havas armeon, kaj ĝia ekonomio fundamentas en fiŝkaptado kaj turismo. Tio ne ja tumultigos la mondan ordon. Sed venko eble povos vigligi aliajn radikalajn partiojn en okcidento.,

La venko de la Piratpartio vigle ilustras ĝis kia grado, la Eŭropanoj pretas iri en sia forĵeto de la konvencia politiko », skribas la Washington Post

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }