Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 octobre 2016 4 20 /10 /octobre /2016 14:00

20/10/2016

Ili trapasis la nokton sur la tegmento de detenejo, kun la vorto « libereco » kiel slogano. Kvardek kontraŭleĝaj migrantoj, detenitaj en la ĉirkaŭurbo de Madrido, volis atentigi la opinion pri siaj detenkondiĉoj kaj siaj baldaŭaj elpeladoj. Laŭ la municipaj elektitoj, politike proksimaj de Podemos, tiuj detenejoj ne estas solvo.

« Tiu eksperimento malsukcesis, jam deklaris la urbestro de Madrido plurajn monatojn antaŭe, gurdas Javier Barbero, konsilisto taskita pri sekureco. Tio estas malsukceso, ĉar homoj estas senigitaj je libereco pro administrada kialo. Mi opinias, ke tio ne estas tolerebla. Kio gravas nun, estas la sano kaj la sekureco de la personoj ĉi tie enfermitaj. »         

La grupo konsistis el migrantoj devenintaj de Alĝerio kaj Maroko. Ili forlasis la tegmenton, post horoj da intertraktado kun la polico kaj reprezentantoj de la ministrejo pri Internaj aferoj. Hispanio enkalkulas sep detenejojn kiel tiu ĉi, en kiu transiris preskaŭ 7000 personoj en 2015.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }