/image%2F0553642%2F20211007%2Fob_816e12_2016-3.jpg)
26/10/2016
Foto: Ĵurnalisto filmas la evakuadon de Kalezo la 25an de oktobro 2016. Foto AFP / DENIS CHARLET
Pli ol 450 ĵurnalistoj estis akredititaj por ĉeesti la evakuadon de la migrantoj el la Kaleza « ĝangalo ». Laŭ la svisa ĵurnalo Le Temps, tiu operaco rekte travivita en la sociaj retoj fariĝis maldeca spektaklo de la homa mizero.
En epoko de senhalta informado, la trudita deloko de ĉirkaŭ 8000 migrantoj el la ladurbo de Kalezo fariĝis vera spektaklo.
Ege diskonigita de la gazetaro, ĝi disvolviĝas sub la rigardo de la amasinformiloj, kaj samtempe de la retanoj, notas la svisa ĵurnalo Le Temps, en artikolo de la ĵurnalistino Silvia Rebello.
La « Ĝangalo » transformita en « bestoĝardenon »
La evakuado de la kampadejo de migrantoj de Kalezo komenciĝis lundon 24an de oktobro, antaŭ la kameraoj de la tuta mondo. Pli ol 8000 migrantoj estas delokitaj al 280 akceptejoj en la tuta franca teritorio. Malfacila operaco, rekte sekvata en la sociaj retoj, rimarkas la svisa ĵurnalo, kiu elvokas « naŭzon » antaŭ tiu « spektismo de la mizero en ĝangalo transformita en bestoĝardenon »
La ĵurnalistino aldonas:
« Ŝajne humaneco forlasis de longe la debaton. Same por la profesia etiko de la ĵurnalistoj, avidaj raporti pri la antaŭeniro de la operacoj. Fronte al la neceseco informi, kelkaj retanoj elmontras sian ekscesan fervoron, sian maldececon, eĉ sian obscenecon, en loko fariĝinta simbolo de la malsukceso de la franca migradpolitiko. »
Video: Manifestacio de virinoj en la akceptejo Jules Ferry. Ili petas protektadon de Unuiĝinta Reĝlando.