Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2016 1 31 /10 /octobre /2016 09:06

31/10/2016

Foto: junaj migrantoj sidantaj en la ŝirpecoj de la Kaleza Ĝangalo, la 19an de oktobro 2016. 

Dum pli ol mil infanoj estas forlasitaj en la fumantaj ruinaĵoj de la Kaleza Ĝangalo, la ĵurnalo The Independent malkaŝas, ke la aliro al la kampadejo estis malpermesita al la advokatoj pri homaj rajtoj.

« La advokatoj taskitaj pri asistado al la migrantoj kaj rifuĝintoj dum la malmuntado de la kampadejo, ne ricevis permeson de la francaj aŭtoritatoj, aliri la Ĝangalon », malkaŝas The Independent.

Laŭ prefekta decido publikigita en la unua tago de la malmuntado de la kampadejo, la aliro al la Ĝangalo estis malpermesita al ĉiuj personoj, kiuj ne akiris specialan permeson, « t.e la ĵurnalistoj, la ŝtataj funkciistoj sed ne la advokatoj », eksplikas la brita ĵurnalo.  

The Independent ankaŭ malkovris, ke « tiu decido, kiu validigas la kreadon de "protektita areo", estis starigita surbaze de la urĝa stato – teksto specife redaktita en respondo al la teroristaj minacoj. »

« Grava malobservado de la homaj rajtoj »

La advokatoj pri homaj rajtoj apelaciis kontraŭ tiu decido, post ilia forpelado el la enirejo de la Kaleza Ĝangalo, pasintan 24an de oktobro, tago de la malmuntado de la kampadejo.

« La humanitaraj organizaĵoj kaj la internaciaj advokatoj denuncis " gravan malobservadon de la homaj rajtoj", karakterizita per la rifuzo por la rifuĝintoj de leĝa asistado, dum ega risko de eraro ekzistas », konkludas The Independent.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }